“Homoj de Putin”: bonega klarigo pri la nuna Rusio

Publikigita de Stano Belov la Ven, 04/29/2016 - 15:40
Mia rilato al alilandaj libroj pri Rusio estas ambigua. Unuflanke mi ŝatas vidi mian landon pere de aliulaj okuloj. Aliflanke mi malŝatas legi multnombrajn misojn kaj foje eĉ absurdaĵojn tiom oftaj en tiuspecaj libroj. Do la libro de Kalle Kniivilä miris min. Ĉi-foje tiu miro estis agrabla.