Falsaĵo: Ukrainiajn soldatojn oni vendas por organoj

Publikigita de Stano Belov la ĵaŭ, 05/26/2016 - 11:08
En Interreto amase disvastiĝas foto de sekcitaj korpoj de kvin viroj, kuŝantaj unu sur la alia. Ĉe tio la aŭtoroj de la republikigoj asertas, ke sur la foto supozeble estas mortigitaj ukrainiaj soldatoj, kaj iliaj organoj "estas venditaj kontraŭ grandega mono en Eŭropon" por la riĉiĝo de Igor Kolomojskij kaj Petro Poroshenko.