Human Rights Watch ne konfirmis, ke ukrainiaj trupoj uzis bruligan municion en Donbaso

Publikigita de Stano Belov la Dim, 04/17/2016 - 17:15
La 11-an de novembro en la programo "Vesti" ("Novaĵoj") en TV-kanalo "Rusio 1" aperis programero pri tio, ke ukrainiaj trupoj kvazaŭ uzis bruligan municion kontraŭ pacaj civiluloj. Ĉi-okaze pri tio temas en nova raporto de internacia rajtodefenda organizo Human Rights Watch.