Kanado ne proponis al Ukrainio ĉasaviadilojn F-18

Publikigita de Stano Belov la Lun, 05/02/2016 - 07:09
Eksa vicministro pri defendo de Ukrainio Leonido Poljakov en rekta elsendo de ukrainia televidkanalo-24 deklaris, ke somere la kanada registaro laŭdire proponis al Ukrainio 20 ne plu uzatajn ĉaso-bombaviadilojn F / A-18. Sed la registaro de Ukrainio, laŭ li, rifuzis ilin pro alta kosto de ekspluatado kaj manko de trejnitaj pilotoj.