Naĝado trans landlima rivero

Publikigita de El Popola Ĉinio la Lun, 03/28/2016 - 20:02
Matene de la 16a de julio 90 ĉinoj kaj 78 rusoj sukcese transnaĝis la riveron Heilongjiang inter Ĉinio kaj Rusio. Varmaj ceremonioj okazis en Heihe de Ĉinio kaj Blagoveshchensk de Rusio, urboj ĉe ambaŭ flankoj de la rivero, kaj la naĝintoj ricevis pokalojn kaj atestilojn.