Hindaj elefantoj viziteblaj en la kantona zoologia ĝardeno

Publikigita de El Popola Ĉinio la Dim, 04/10/2016 - 02:56
La 20-an de julio estis oficiale publikigita al la vizitantoj la zono de hindaj elefantoj en la Changlong-a sovaĝa zoologia ĝardeno. En la zono kun la areo de pli ol dek mil kvadrataj metroj prosperas multaj subtropikaj plantoj kaj vastas granda naĝejo por la elefantoj. Kiel la plej granda breda bazo de hindaj elefantoj en Ĉinio, tiu zono enhavas 30 elefantojn, dek el kiuj estis breditaj tie.