Nang: speciala manĝaĵo de la Ujgura nacio

Publikigita de El Popola Ĉinio la ĵaŭ, 06/16/2016 - 06:58
Nang en Xinjiang jam multajn jarojn antaŭe nomiĝis "hu pano" aŭ "lu pano". La ĉefa materialo por fari Nang estas faruno, en kiu oni metas malmulte da salo kaj akvon. Post 20-minuta fermentado, oni rulpremas ĝin en rondan formon, kun dika rando kaj maldika mezo. Oni laŭorde metas akvon kaj sezamon sur la pano kaj poste ĝin metas en rosta kavo.