Miraflores - la parada fasado de Limo

Publikigita de Stano Belov la Mar, 05/24/2016 - 02:54
Finfine mi atingis la celon – mi troviĝis en flughaveno de la perua ĉefurbo. Do restis solvi la lastan problemon – trovi kontantan monon por pagi taksion. Kompreneble mi ne havis eĉ unu novsunon, same kiel dolarojn. Do la sola espero estis trovi konvenan bankmaŝinon. Feliĉe tio okazis, ĝi senprobleme eldonis al mi kelkcent novsunojn, do mi ekrapidis surstraten.