Julio Gómez - la unika ĉiĉerono en Limo

Publikigita de Stano Belov la Ven, 05/27/2016 - 17:48
Se iam vi sukcesos viziti Limon, nepre kontaktu Julio Enrique Zevallos Gómez - la plej erudician esperanto-ĉiĉeronon iam renkontitan de mi. Duontaga promenado kun tiu ĉi inteligenta kaj brile edukita homo anstataŭas legadon de pluraj libroj pri Limo kaj Peruo ĝenerale, aparte se temas pri ties kulturo kaj historio.