Oceana organizo sendis al Shinzo Abe avertan leteron por ĉesigi balenkaptadon

Publikigita de El Popola Ĉinio la ĵaŭ, 04/21/2016 - 19:37
Laŭ raporto de fremdlanda amaskomunikilo en la 9-a de julio, antaŭ nelonge Paul Watson, fondinto de la mediprotekta organizo "Gardista Asocio por Konservi Maron", sendis al japana ĉefministro Shinzo Abe leteron, en kiu li avertis, ke ĉiu ajn ago por intence revigligi balenkaptadon akceptos severan defion. Laŭ konigo la averta letero jam estis donita al Shinzo Abe.