Majstro de la malnova mondolingvo

Publikigita de omabutner la Ven, 07/23/2021 - 13:08
La 20-an de julio iĝis konate, ke la aŭstria aŭtoro Clemens J. Setz ricevos la Premion Georg Büchner, la plej altan literaturan distingon por germanlingvaj aŭtoroj. Li estas ankaŭ unu el malmultaj ekstermovaduloj kiuj malkovris la Esperantan literaturon. Lige kun la novaĵo pri la premio, Libera Folio kun lia permeso republikigas lian prelegon pri la poezio de William Auld.