Italoj en Pekino zorgas pri la 81a Itala Kongreso de Esperanto

Publikigita de El Popola Ĉinio la ĵaŭ, 06/16/2016 - 19:20
Vivante en Pekino, kiun mi jam amas pro ĝiaj antikvaj belaj parkoj, teejoj kaj bunta homaro, mi senĉese sopiras al Italio, lando iom provinca tamen por mi la plej fascina en la mondo...

Juna esperantisto klopodas kaj suksesas per/por Esperanto (II)

Publikigita de El Popola Ĉinio la ĵaŭ, 06/09/2016 - 15:20
Ni jam konatiĝis kun Francesco Maurelli, elstara juna esperantisto, ni eksciis de li pri lia vivo, kial li esperantistiĝis kaj kelkajn ege utilajn pripensojn pri la Movado kaj la internacia lingvo...

La 5-a Ĉina Seminario pri E-instruado okazis en Changzhou

Publikigita de El Popola Ĉinio la Mer, 06/08/2016 - 16:02
De la 16-a ĝis la 18-a okazis la 5-a Ĉina Seminario pri E-instruado en Changzhou de Jiangsu-provinco en sudorienta Ĉinio organizita de la Ĉina Ligo pri Esperantistaj Instruistoj (ĈLEI). Pli ol 50 e-istoj el Pekino kaj provincoj Jiangsu, Shanxi, Jiangxi, Guangxi, Hunan kaj aliaj lokoj de Ĉinio partoprenis seminarion, ankaŭ koreaj, itala kaj franca e-istoj laborantaj en Ĉinio ĉeestis la kunvenon.

Juna esperantisto klopodas kaj sukcesas per/por Esperanto (I)

Publikigita de El Popola Ĉinio la Lun, 06/06/2016 - 10:43
Francesco Maurelli (naskiĝis en 1984) estas unu el la kolonoj de la Esperanto Movado. Li estas juna esperantisto el Italio, kiu ekde kelkaj jaroj loĝas en Edinburgo (Skotlando), kie li laboras kiel esploristo ĉe la Universitato Heriot-Watt, okupiĝas pri submara inĝenierio. Francesco akiris magistrecon pri robotiko kaj artefarita inteligento, poste doktoriĝis pri submara inĝenierio...

La ĉina E-delegacio de la 99-a UK okazigis la agadon -- Ĉina Tago

Publikigita de El Popola Ĉinio la ĵaŭ, 06/02/2016 - 07:17
Posttagmeze de la 27-a de julio laŭ la loka tempo la redakcio de El Popola Ĉinio kaj la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) okazigis la agadon Ĉina Tago en la hotelo Colon de Buenos-Ajreso, ĉefurbo de Argentino. Ĝin ĉeestis Han Mengtang, kultura konsilisto de la ambasadorejo de Ĉinio en Argentino, Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, kaj ĉirkaŭ 100 esperantistoj el pli ol 20 landoj.

Pri "lingva justeco en praktiko" simpoziis la ILEI-konferenco

Publikigita de El Popola Ĉinio la Mer, 06/01/2016 - 15:38
Lingva diskriminacio, la sorto de minoritataj lingvoj, la utiligo de la reto por subteni ilin, kaj lastatempaj iniciatoj por plivastigi la kapablon legi kaj skribi en latinamerikaj landoj — jen kelkaj el la temoj traktitaj en unutaga simpozio en Montevideo, Urugvajo, la 24-an de julio 2014. (Pri la ILEI-konferenco mem legu la jam aperintajn raportojn 1. kaj 2. -La red.)

La Ĉina Esperanto-Muzeo inaŭguriĝis en Zaozhuang

Publikigita de El Popola Ĉinio la Mar, 05/31/2016 - 13:33
La 16-an de novembro en Zaozhuang-a Universitato inaŭguriĝis la Internacia Esperanto-Muzeo, kiu fondiĝis rezulte de la kunlaboro de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj la Zaozhuang-a Universitato.

Aventuroj de mia edzino kaj mi en Pekino

Publikigita de El Popola Ĉinio la Lun, 05/30/2016 - 22:50
Meze de junio mia edzino, kiu nun loĝas en Kioto, Japanio, sendis al mi retmesaĝon, dirante ke ŝi vizitos min en la sekvanta semajno. Fakte ŝi planis viziti min en aprilo, sed pro neatendita malhelpo tiu vojaĝo estis prokrastita. Subite do realiĝis ŝia unua vizito al Pekino...

Prelego pri la japana kongreso ĉe El Popola Ĉinio

Publikigita de El Popola Ĉinio la Lun, 05/30/2016 - 07:16
Tagmeze de la 25-an de oktobro, en la kafejo de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, s-ino Tan Xiuzhu, eksa vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio kaj eksa prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, parolis pri siaj spertoj dum la lastatempa vojaĝo al Japanio...

A, B, C de la Indonezia Esperanto Asocio

Publikigita de El Popola Ĉinio la Lun, 05/30/2016 - 06:32
Ilia Dewi Sumilfia laboras kiel oficistino en internacia kompanio. Ŝi ŝatas vojaĝi kaj konatiĝi kun diversaj homoj el diversaj kulturoj kaj landoj. Ilia ŝatas Esperanton ĉar ĝi utilas por kompreni la mondon. Ekde kiam ŝi scipovas Esperanton, ŝi havas la eblecon amikiĝi kun multaj esperantistoj kaj tio estas tia bela sperto ke daŭre ŝi laboras por la movado. Ilia ĝis antaŭ kelkaj jaroj tute ne aŭdis pri Esperanto, sed nun ŝi ĝojas povi paroli nian lingvon al siaj gekolegoj, geamikoj kaj familianoj...

Tutmonda Taglibro

Publikigita de Paulo Cesar Pires la Dim, 05/29/2016 - 23:38
"Tutmonta Taglibro" estas retejo ĵus starigita de mi por praktiki redaktadon kaj Esperanton. Laŭvole diskonigu ĝin. Dankeme salutas Paulo Cesar Pires, Urbo - Votuporango, Lando - Brazilo.

Juana, bravulino de la pekina esperantistaro

Publikigita de El Popola Ĉinio la Lun, 05/23/2016 - 08:50
"Ŝi estas mia fiero!" diras ofte pri Juana nia valora samideano profesoro Li Weilun, kiu al la ĉina junulino instruis la bazojn de Esperanto. Kun Juana mi konatiĝis kelkajn tagojn post mia alveno al Pekino pasintmaje kaj ŝia amikeco akompanis min dum mia tuta restado ĉi tie. Mi aparte taksas ŝin, ĉar ŝi estas unu el la ne oftaj homoj, kiuj sincere kaj daŭre interesiĝas pri Esperanto.

Aperis nova rubriko de la 99-a UK

Publikigita de El Popola Ĉinio la Lun, 05/23/2016 - 07:40
En nia retejo aperis nova rubriko de la 99-a UK, la enhavoj riĉiĝos iom post iom.

40 prelegantoj decidis partopreni la Orientan Esperanto-Seminarion

Publikigita de El Popola Ĉinio la Lun, 05/23/2016 - 01:30
De la 16-a ĝis la 23-a de aŭgusto en la ĉina urbo Xi'an (Siano) okazos la Orienta Esperanto-Seminario, kiu estas parto de AMO (Aktivula MaturigO)-Seminario de UEA. En ĝi estos E-prelegoj pri: Esperanto en Orientaj landoj; Esperanto-Movado; Konsciigo kaj Kapabligo; Demontra instruado; Esperanto kaj Religio; kurso en lernejoj kaj Reta Kurso; Esperanto-organizoj; Traduko kaj Literaturo; Esperanto kaj Fakoj; Retejo, Radio; Eldonaĵo en Esperanto; Esperanto kaj Lernejo; Mi kaj Esperanto...LKK varme bonvenas partoprenon de e-istoj, kiuj ricevos rabaton en kotizo, se ilia prelego estos akceptita de la seminario.