La UK en Bonaero – UEA en la duan jaron kun Fettes ĉe la pinto

Publikigita de El Popola Ĉinio la Lun, 05/16/2016 - 12:11
La 99-a Universala Kongreso en Bonaero finiĝis, oficiale kun 706 aliĝintoj. Por la jaro 2016 la estraro de UEA decidis kongresi en Nitra, Slovakio. Por 2017, inter kelkaj kandidatoj, la kanada urbo Montrealo surprizis ĉiujn: estis jam disdonita kvanto da bele presitaj reklamiloj pri la kandidateco de la urbo. Ni kun la afabla permeso de Ĵenja Amis reproduktas ĉi tie tiun flugfolion.

El Popola Ĉinio serĉas fremdlandan e-istan redaktoron

Publikigita de El Popola Ĉinio la Ven, 05/13/2016 - 07:06
El Popola Ĉinio intencas engaĝi fremdlandan e-istan redaktoron, kiu plenumos laboron verki artikolojn, redakti kaj lingvopoluri artikolojn de la retejo.

EU-instanco trovas ke TEJO ekzistas

Publikigita de kallekn la Mer, 05/11/2016 - 12:49
Pasintjare EU-instancoj decidis, ke TEJO ne rajtas ricevi certajn EU-subvenciojn celitajn por junulara agado, ĉar ĝi estas parto de la nejunulara UEA. Tio kondukis al granda deficito en la buĝeto. Laŭ nova interpreto de la koncerna EU-instanco TEJO tamen ja havas propran juran personecon – kaj tial havas multe pli grandajn ŝancojn ricevi subvenciojn. Jam nuligita elpago eble tamen okazos.

Bonvenon, Pietro!

Publikigita de El Popola Ĉinio la Mar, 05/10/2016 - 07:07
En la fino de majo alvenis al nia redakcio alia eksterlanda redaktoro krom mi: Pietro Fiocchi el Italio. Jam antaŭ unu jaro, kiam mi eklaboris ĉi tie oni diris al mi, ke El Popola Ĉinio intencas dungi unu plian eksterlandan esperantiston. Tiam mia kolegino Chen Ji, kiu respondecis ankaŭ pri la dungado de tiu esperantisto, diris al mi, ke mi povos havi amikon – de la sama sorto, mi aldonus –, se la nova eksterlandano alvenos. Oni tamen bezonis unu plenan jaron por realigi tiun planon...

Orienta Esperanto-Seminario okazis en Xi'an

Publikigita de El Popola Ĉinio la Dim, 05/08/2016 - 12:31
La 17an de aŭgusto en Xi'an, ĉefurbo de Shaanxi-provinco, inaŭguriĝis la Orienta Esperanto-Seminario (AMO3). Sume 70 homoj aliĝis al la seminario kaj 65 homoj ĉeestis al la inaŭguro de la seminario.

Intervjuo al prezidanto de la Irana Esperanto-Asocio antaŭ la 1-a Irana Esperanto-Kongreso

Publikigita de El Popola Ĉinio la Sab, 05/07/2016 - 18:09
La Unua Irana Esperanto-Kongreso okazos en Tehrano de la 24a ĝis la 26a de marto. Tio estas longe atendita historia evento en kaj ekster la Movado. La prezidanto de la Irana Esperanto-Asocio, s-ro Keyhan Sayadpour respondis kelkajn demandojn de El Popola Ĉinio pri la 1-a Kongreso kaj ĝenerale pri la historio de la esperantistoj, de la pioniroj ĝis hodiaŭ, en tiu fascina centrazia lando.

Intervjuo al Michael Boris Mandirola

Publikigita de El Popola Ĉinio la Sab, 05/07/2016 - 00:09
En la 21-a de decembro 2013 post la inaŭguro de la 32-a KS, El Popola Ĉinio faris intervjuon al sinjoro Michael Boris Mandirola, vicprezidanto de TEJO...

Spektu viajn filmojn kun subtekstoj en Esperanto

Publikigita de LaPingvino la Ven, 05/06/2016 - 22:41
...kaj/aŭ kunhelpu traduki subtekstojn.

E-salono de la Ŝanhaja E-Asocio

Publikigita de El Popola Ĉinio la Ven, 05/06/2016 - 10:30
En la posttagmezo de la 25-a de aŭgusto okazis E-salono de la Ŝanhaja E-Asocio. En la jaro 2006 la Asocio ekfunkciigis sian E-salonon, kiu regule okazas en la posttagmezo de la lasta dimanĉo ĉiumonate. En la salono partoprenas membroj de la asocio, de tempo al tempo venas al ĝi ankaŭ samideanoj el aliaj landoj, kiuj laboras aŭ vojaĝas en la urbo Ŝanhajo. Ĉiufoje unu esperantisto faras prelegon laŭ difinita temo dum la salono...

"Kompatinde" okupita kongresano–la UK en Islando (I)

Publikigita de El Popola Ĉinio la Dim, 05/01/2016 - 00:56
Depost la eklaboro ĉe la redakcio de El Popola Ĉinio mi daŭre sentis bezonon diri al la mondo esperantista, ke jen mi laboras ĉi tie en Pekino per Esperanto. En la lasta jaro tamen la Universala Kongreso en Hanojo, kiu ŝajnis oportuna forumo por tio, okazis tro mallonge post mia enposteniĝo tiel ke mi ne povis aranĝi mian partoprenon. Ĉi-jare mi komencis pretigi min tiucele iom pli frue, kaj sukcesis partopreni la kongreson en Rejkjaviko nelaste pro la instigo kaj helpo de mia longjara amiko--samideano Ragnar Baldursson, kiu nun estas ministro-konsilisto ĉe la islanda ambasadorejo en Pekino...

Ĉinaj kaj alilandaj esperantistoj vizitis la elementan lernejon Dongfang

Publikigita de El Popola Ĉinio la Sab, 04/30/2016 - 02:57
La 20-an de marto kelkaj esperantistoj vizitis la elementan lernejon Dongfang en Changzhou de Jiangsu-provinco, Ĉinio. Ili estas Dieter Rooke el Svisio kaj lia edzino Liu Jun el Tianjin de Ĉinio, Ho Song el Koreio, Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio, kaj Zhang Changsheng, prezidanto de la Changzhou-a Esperanto-Asocio.

La Ĉina E-Ligo okazigis la aktivadon "Ĉina Tago" en la 98-a UK

Publikigita de El Popola Ĉinio la Sab, 04/30/2016 - 00:23
Posttagmeze de la 21-a julie la ĉina delegacio de la 98-a UK okazigis la aktivadon "Ĉina Tago", kiun ĉeestis s-ro Ma Jisheng, la ĉina ambasadoro en Islando, s-ro Guo Xiaoyong, la unua vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj konstanta vicprezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, s-ino Chen Shi, direktoro kaj ĉefredaktoro de El Popola Ĉinio kaj s-ro Ragnar Baldursson, ministro-konsilanto de la ambasadorejo de Islando en Ĉinio s-ro Hu Xiaolin direktoro de la Zaozhuang-a Universitato kaj Prof. Humphrey Tonkin. S-ro Yu Tao, vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo prezidis la kunsidon.

Profesoro Federico Gobbo kaj la Amsterdama Katedro

Publikigita de El Popola Ĉinio la Ven, 04/29/2016 - 03:44
Profesoro Federico Gobbo, elstara itala esperantisto, ekde 2014 estros la Amsterdaman Katedron pri interlingvistiko kaj Esperanto. Lia tasko estos aparte engaĝa kaj malfacila. Lia sukceso, ni opinias certa, profunde kontribuos al Esperanto kaj ĝia Movado, do al ni ĉiuj...

La 8a Esperanto-kongreso de la Interna Mongolio kaj Nordorientaj Provincoj de Ĉinio

Publikigita de El Popola Ĉinio la ĵaŭ, 04/28/2016 - 05:41
Sukcese okazis la 8a Esperanto-kongreso de la Interna Mongolio kaj Nordorientaj Provincoj de Ĉinio en la urbo Baotou, norda Ĉinio. La esperantistoj en la Interna Mongolio sukcese gastigis la kongreson, kaj mi havis la ŝancon ĉeesti la kongreson.