125a Esperanto-tago

Publikigita de joan la Sab, 03/09/2013 - 15:40
La pasintan 15an de decembro, Kataluna Esperanto-Asocio rememoris la 125an zamenhofan tagon iel speciale. Matene gastigis la festadon la Muzeo de Esperanto de Subirats, kie Joan Inglada prezentis la verkaron de Anna Rosselló kaj Josep Travesset, katalunaj esperantistoj engaĝigitaj je la rajtoj de la senŝtataj nacioj, ĉefe de tiuj kiujn ili vizitis dum 8-jara vojaĝado tra Abya Yala, aŭ Ameriko laŭ la Konsilo de la indiĝenaj popoloj.

La katalunaj esperantistoj

Publikigita de joan la Sab, 03/09/2013 - 15:36
Surbaze de enketo inter 98 katalunaj esperantistoj, la esploro, unuflanke, komparas la ecojn de tiu kolektivo kun tiuj de la kataluna socio kaj, aliflanke, analizas la grupon mem kaj la eventualan evoluon de la membroj.

Kataluna Esperanto-Asocio komencas novan peradan sistemon por la jaro 2013

Publikigita de joan la Sab, 03/09/2013 - 15:35
Jam de longe, nia asocio helpas siajn asocianojn kaj amikojn perante konsiderindan nombron da Esperanto-revuoj kaj aliajn servojn, kiel membriĝo al internaciaj eventoj kaj asocioj, kaj pri kiu ajn internacia transpago.

Jen Amuza ĉemiza dezajno

Publikigita de joan la Sab, 03/09/2013 - 15:00
Jen bonega dezajno: "La latina estis, la langla estas, ESPERANTO estos". Ĉu vi ŝatas?

Nova "Valencia Esperanto-Renkontiĝo" je 2013

Publikigita de EnricBaltasar la Ven, 03/08/2013 - 17:17
Estos granda ŝanĝo de la valencia Esperanto-movado, kaj ĉio komencos per la reformo de la Valencia Esperanto-Renkontiĝo, kiu okazos la 21-an, 22-an kaj 23-an de junio en Olivo (Valencio). Ni invitas al vi spekti la videon de junaj valenciaj esperantistoj!

Civito kaperis la papagon de TEJO

Publikigita de joan la Ven, 03/08/2013 - 08:41
La Esperanta Civito senpermese ekuzis la maskoton de TEJO kiel simbolon de sia nova "Pasvorta Reto". La Civita retejo parte kopias la ideon de Pasporta Servo, sed estas celita nur por personoj ligitaj al la Esperanta Civito.

Ni malfermas Klaku.net, post la unuaj pruvoj

Publikigita de joan la Ven, 03/08/2013 - 01:19
Hodiaŭ, la 8an de marto, tago de la virinoj, ni malfermas Klaku.net post iom da tempo sen funkcii. Klaku.net celas kunigi la esperantan movadon ĉar estas ege malfacila afero sekvi ĉiujn blogojn, forumojn, asociojn, ĵurnalojn en la lingvo Esperanto. Klaku estas via demokratia amaskomunikilo.