La 7-a Jarkunveno de Ĉinaj E-Komercistoj okazis en Suzhou

Publikigita de El Popola Ĉinio la ĵaŭ, 04/28/2016 - 04:26
La 2-3-an de novembro okazis en la urbo Suzhou de Ĉinio la 7-a Jarkunveno de Ĉinaj E-Komercistoj. En ĝi partoprenis 45 esperantistoj el Koreio, Brazilo, Aŭstralio, Irano kaj el ĉinaj urboj Pekino, Ŝanhajo, Xi'an, Shenyang, Xiamen, Huangshi, Changsha, Nankino, Nanchang, Hefei, Changzhou, Suzhou kaj Jiaxing. Estro de la Suzhou-a Federacio de Soci-sciencaj Rondoj kaj tiu de la Administracio de la Suzhou-a Industria Zono ĉeestis la inaŭguron de la jarkunveno kaj faris parolon.

Ĉina delegacio al la 98-a UK vizitis CO de UEA

Publikigita de El Popola Ĉinio la Mer, 04/27/2016 - 18:14
La 23-an de julio la ĉina delegacio al la 98-a UK, gvidata de s-ino Chen Shi, direktoro kaj ĉefredaktoro de El Popola Ĉinio kaj vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, vizitis CO-on de UEA, kie ilin akceptis s-ro Ralph Schmeits, kiu deĵore restas en CO dum la 98-a UK. Post gastado en CO, la ĉina delegacio veturos al Svedio por tie organizi aktivadon de "Ĉina Kulturo en Norda Eǔropo"...

Libroj por lerni Esperanton

Publikigita de akvo la Mar, 04/26/2016 - 21:37
Ĉu vi havas amikon kaj volas donaci ion belan? Ĉi tie estas listo kun libroj kaj vortaroj por novaj lernantoj de la internacia lingvo. Trovita en esperanto-usa.org

Ne al la cerboj sed al la koroj. Kial Esperantisto estas mi

Publikigita de Emanuelo la Ven, 04/22/2016 - 04:26
Konsideru ni, ke mi pensas, ke la mondo bezonas konstruitan internacian helpantan lingvon, sed ne ankoraŭ scias kiun. Konsideru ni, ke mi informiĝas pri la malsimilaj IHLoj estantaj sur la merkato. Kiun lingvon elektus mi?

Okazis enkonduka kurso de Esperanto por ĈIEG-anoj

Publikigita de El Popola Ĉinio la Ven, 04/22/2016 - 03:14
La 28-an de junio okazis enkonduka kurso de Esperanto speciale por la membroj de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) en la kunvena ĉambro de El Popola Ĉinio (EPĈ). La kurson ĉinlingve gvidis s-ro USUI Hiroyuki, japana redaktoro de EPĈ kaj membro de la Akademio de Esperanto. Kaj al ĝi ĉeestis s-ro Pietro Fiocchi, itala redaktoro de EPĈ, kaj s-ro YOKOTA Yukinori, japana raportisto kaj redaktoro de la gazeto Whenever Pekino. En la kurso partoprenis ne nur EPĈ-anoj, sed ankaŭ dekkelke da ĈIEG-anoj.

Nova video pri “Esperanto-Asocio de Jiangsu-provinco festis sian 30-jaran datrevenon”

Publikigita de El Popola Ĉinio la ĵaŭ, 04/21/2016 - 07:47
Sur la ĉefpaĝo de la retejo de El Popola Ĉinio laste aperis nova video pri “Esperanto-Asocio de Jiangsu-provinco festis sian 30-jaran datrevenon”, bonvole rigardu ĝin tra http://www.espero.com.cn/node_7184255.htm

Diskuto de junuloj en la 10-a Esperanta Kongreso

Publikigita de El Popola Ĉinio la Mer, 04/20/2016 - 22:13
Dum la 10-a Esperanta Kongreso en Zaozhuang, okazis Esperanta diskuta kunsido de junuloj, kiun partoprenis ĉinaj kaj alilandaj junuloj kaj veteranoj. Oni aktive kaj libere babilis kaj interŝanĝis spertojn pri lingvolernado.

El Popola Ĉinio serĉas fremdlandan e-istan redaktoron

Publikigita de El Popola Ĉinio la Mar, 04/19/2016 - 18:30
Nun nia redakcio intencas engaĝi fremdlandan e-istan redaktoron, kiu plenumos laboron verki artikolojn, redakti kaj lingvopoluri artikolojn de la retejo.

Kolekto da kantoj en esperanto

Publikigita de ombresaco la Mar, 04/19/2016 - 14:51
Ekzakte tio, kantokolekto.

Konkurso de verkado EPĈ-2014

Publikigita de El Popola Ĉinio la Lun, 04/18/2016 - 19:13
Ĉi-jare la redakcio de El Popola Ĉinio refoje okazigis la Konkurson de Verkado EPĈ-2014 kaj nun invitas e-istojn partopreni ĝin. La konkurso konsistas el 3 ĝenroj: novelo, prozo kaj poemo kaj nun komencis akcepti kontribuaĵojn. Ĉiu partoprenanto rajtas sendi plurajn kontribuaĵojn por iu ajn ĝenro antaŭ la 1-a de decembro 2013. Tiuj elektitaj kontribuaĵoj baldaŭ aperos en la rubriko.

Okazis la 5-a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto

Publikigita de El Popola Ĉinio la Dim, 04/17/2016 - 15:29
La 4-an de majo inaŭguriĝis la 5-a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto en Zaozhuang-a Profesia Instituto de la provinco Shandong, orienta Ĉinio.

Esperanto-kurso en la elementa lernejo

Publikigita de El Popola Ĉinio la Ven, 04/15/2016 - 10:36
"Saluton Avo Li!", tiel la infanoj bonvenigis profesoron Li Weilun en elementa lernejo, kiu nomiĝas 'Eterna Paco'. Post nia frua alveno profesoro Li akompanis min viziti la lernejon kaj konatigis min kun la geinstruistoj...Dum nia promenado tra koridoroj kaj ŝtuparoj, atendantaj la tagmanĝon kaj la postan ĉiusemajnan lecionon de Esperanto, ĉiuj infanoj, kiujn ni renkontis, ĝoje salutis sian avon Li, kiu same aspektis tre feliĉa denove esti kun siaj junegaj gelernantoj.

Pekinan daŭrigan kurson ĉeestis 13 personoj

Publikigita de El Popola Ĉinio la ĵaŭ, 04/14/2016 - 19:21
Antaŭtagmeze de la 15-a de junio, sabate, komenciĝis daŭriga kurso de Esperanto en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato. Ĉeestis entute 13 personoj. Ĝi unuavice celas helpi al gestudentoj de prof. Li Weilun, kies oficiala Esperanto-kurso finiĝis la 2-an de la sama monato, daŭrigi la lernadon.

E-Muzeo peticiis registri sin kiel provinc-nivelan bazon por la eduko pri soci-sciencoj

Publikigita de El Popola Ĉinio la ĵaŭ, 04/14/2016 - 18:18
Lastatempe E-Muzeo en la Zaozhuang-a Universitato de la provinco Shandong en orienta Ĉinio peticiis al la Shandong-a Federacio de Soci-sciencaj Rondoj por enmeti la E-muzeon en la liston de la provinc-nivelaj bazoj por la eduko pri soci-sciencoj...