Preskaŭ eta UK–la 100-a Japana Esperanto-Kongreso

Publikigita de El Popola Ĉinio la ĵaŭ, 04/14/2016 - 15:25
En Japanio ne ĉiam estas facile preni multe da ferioj kune, tiel ke ankaŭ diversaj Esperanto-kongresoj kutime okazas nur dum du tagoj en semajnfino. Sed ĉi-jare pro la grava jubileo de la 100-a fojo, la Japana Esperanto-Kongreso daŭris dum kvar tagoj kun riĉa programo, ke oni povus diri, ke ĝi ĉi-jare sufiĉe rivalis al et-skalaj Universalaj Kongresoj...

Mesaĝo de Louis C. Zaleski­Zamenhof al la 99­a UK en Bonaero

Publikigita de El Popola Ĉinio la Lun, 04/11/2016 - 17:37
posteulo de Zamenhof verkis gratulleteron al la 99-a UK

La ĉina delegacio en la 66-a IFEF-kongreso

Publikigita de El Popola Ĉinio la Sab, 04/09/2016 - 02:56
La 66-a IFEF-kongreso okazis de la 17-a ĝis la 23-a de majo en la urbo San Benedetto Del Tronto, Italio...

Havi iom da ĉina vidpunkto–la UK en Islando (II)

Publikigita de El Popola Ĉinio la ĵaŭ, 04/07/2016 - 09:24
Kiam mi ricevis la dokumentojn de la UK alveninte al la kongresejo Harpa, mi trovis mian nomkarton, sur kiu oni skribis "Ĉinio"– kompreneble, ĉar mi nun loĝas en la lando. Jam mi estas "ĉiniano" por tiel diri, eĉ se ne ĉino. Sed efektive la fakto, ke mi nun loĝas en Ĉinio kaj laboras por ĉina gazeto, ŝanĝis multon de tio kion mi spertis dum la kongreso: mi ja ekhavis iom da ĉina vidpunkto kaj konsekvence ankaŭ iom da "ĉinaj spertoj" ...

Kvin kandidatoj por sekva estraro

Publikigita de omabutner la ĵaŭ, 04/07/2016 - 07:32
Por valida kandidatiĝo necesas, ke minimume dek individuaj membroj de UEA el minimume tri diversaj landoj formale subtenu la kandidatiĝon. Krome necesas mallonga biografio kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato.

Esperanto helpos min gajni konkurso!

Publikigita de Sahaquiel la ĵaŭ, 04/07/2016 - 05:52
Esperanto helpos min gajni konkurso. Bv helpi min. Estas senkosta por vi :)

Konkurso de Verkado EPĈ-2013

Publikigita de El Popola Ĉinio la ĵaŭ, 04/07/2016 - 02:49
Pli kaj pli multiĝas la verkoj de esperantistoj en la rubriko…

Pli ol 230 studentoj de la Zaozhuang-a Universitato lernas Esperanton

Publikigita de El Popola Ĉinio la ĵaŭ, 03/31/2016 - 14:15
En la nova semestro de la studjaro 2013-2014 pli ol 230 studentoj de la Zaozhuang-a Universitato en la provinco Shandong en orienta Ĉinio lernas Esperanton kiel nedevigan lecionon en tri E-kursoj...

Esperanto: perceptoj kaj perspektivoj--intervjuo kun Gabriele Corsetti

Publikigita de El Popola Ĉinio la ĵaŭ, 03/31/2016 - 00:49
Gabrielon Corsetti mi renkontis la unuan fojon fine de la kunsido de la Pekina Esperanto- Asocio, en la lasta dimanĉo de Julio: li alvenis kiam la ĉeestantoj estis demandantaj min kaj mi estis respondinta al ili pri mia ne formala prelego pri la itala Movado kaj ĝiaj perspektivoj...

Gvidantoj de EPĈ kaj ĈEL vizitis la E-Muzeon en la Zaozhuang-a Universitato

Publikigita de El Popola Ĉinio la Mer, 03/30/2016 - 12:46
En la 28-a de junio, s-ino Zhao Jun, vicĉefredaktoro de la redakcio de El Popola Ĉinio (EPĈ) kaj konstanta komitatano de la Ĉina E-Ligo (ĈEL), kaj s-ro Wang Ruixiang, la prezidanto de KAEM kaj vicĝenerala sekretario de ĈEL, vizitis la nove konstruitan E-Muzeon en la Zaozhuang-a Universitato en la provinco Shandong en orienta Ĉinio. S-roj Hu Xiaolin, Cao Shengqiang kaj Zeng Xianming, estraranoj de la universitato akompanis ilin en la vizito.

Al fama somerumejo ekskursis esperantistoj el Pekino kaj Tianjin

Publikigita de El Popola Ĉinio la Mer, 03/30/2016 - 12:40
Daŭrigante la precedencon lanĉitan en la lasta jaro, ankaŭ ĉi-jare la Pekina Esperanto-Asocio kaj la Tianjin-a Esperanto-Asocio komune okazigis "Verdan Ekskurson". Ĉi-jare, de la 6-a ĝis la 8-a de junio la aranĝo okazis en la fama somerumejo Beidaihe en la urbo Qinhuangdao de Hebei-provinco. En tiu fama feriejo, ĉirkaŭ 300 kilometrojn oriente de Pekino, iam feriis eĉ tiaj eminentaj ŝtatgvidantoj kiel Mao Zedong. La aranĝon partoprenis 33 personoj: 21 el Pekino, 8 el Tianjin, 3 el la provinco Hebei al kiu apartenas Beidaihe, kaj 1 eĉ el la malproksima Nankino.

Laŭdoj pri Islando kaj Esperanto – la UK en Islando (III)

Publikigita de El Popola Ĉinio la Mer, 03/30/2016 - 12:30
Seriaj artikoloj de USUIHiroyuki...

Agadoj de Ĉina Kulturo en Norda Eǔropo Inaǔguriĝis en Rejkjaviko

Publikigita de El Popola Ĉinio la Mer, 03/30/2016 - 08:53
Posttagmezo de la 20-a julio de la loka tempo inaǔguriĝis en Rejkjaviko la agadoj de Ĉina Kulturo en Norda Eǔropo organizita de la ĉina delegacio de la 98-a Universala Kongreso. La ĉina delegacio, gvidata de Guo Xiaoyong, la unua vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj konstanta vicprezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, el pli ol 35 personoj okazigis la agadojn de "Ĉina Kulturo en Norda Eǔropo", kiuj konsistas el du ekspozicioj, nome la fotoekspozicioj titolitaj "Ĉina Shandong – Hejmloko de Konfuceo" kaj "Ĉarma Suzhou – Orienta Akvourobo" en la muzika halo Harpa de la kongresejo. La inaǔgron gvidis s-ino Chen Shi, direktoro kaj ĉefredaktoro de El Popola Ĉinio kaj s-ro Ragnar Baldursson, ministro-konsilanto de la ambasadorejo de Islando en Ĉinio.

Veteranaj esperantistoj de EPĈ estis invititaj al Zaozhuang-a Esperanto-Muzeo

Publikigita de El Popola Ĉinio la Mar, 03/29/2016 - 18:28
Posttagmeze de la 16-a de majo okazis kunveno inter veteranaj esperantistoj de El Popola Ĉinio (EPĈ) kaj gvidantoj de la Zaozhuang-a Universitato pri pluapaŝa konstruado por la Esperanto-Muzeo. La E-Muzeo en Zaozhuang situas en la provinco Shandong de Ĉinio - estas la plej granda E-muzeo en Azio, ĝi estas fondita de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj la Zaozhuang-a Universitato.