11

Ĉu Esperantujo povus esti sektema socio?

bildo de einarfa
El einarfa Publikigita antaŭ 1 jaro 14 semajnoj – Anoncita antaŭ 1 jaro 14 semajnoj
Etikedoj:
http://havenomediteranea.blogspot.com

Mi ĉiam trovis ke la esperanta socio estas malferma kaj diversa. Malsamaj opinioj vivrajtas kaj esperanto estas bona kontaktpunko inter homoj kiu ne havas aliajn kialojn por interparoli. Tio artikolo enas pli pri tio temo.

Legi »

Dum mia mallonga vojaĝo ene de

bildo de joan

joan 1 jaro 14 semajnoj 1 tago 9 horoj ago

Dum mia mallonga vojaĝo ene de la esperantistaro... mi ankaŭ rimarkis tion... kaj eble estas du specoj da esperantistoj: la ĝuistoj kaj la finavenkistoj.

Kutime, la finavenkistoj kreas projektojn, kursojn, gravajn vortarojn... sed ankaŭ agas kiel sektemuloj kelkfoje.

Kaj laŭ mia malsaĝa opinio... agi kelkfoje sekteme ne estas problemo... sed ne vidi kion unu mem faras... estas problemo.

Ekzemple... en kursoj de la itala lingvo... neniu diras "oh, kia bela la itala lingvo, kia bela la itala kulturo..."... ili nur faras kurson pri la gramatiko de la itala lingvo. Sed kutime, la esperantistoj perdiĝas en la filozofio de nia movado... kaj tio ĉi estas erareto.

Sed... ni estas homoj, kaj la homoj kutime eraras (kaj lernas pri siaj eraroj).