Post sekvi kelkajn ligilojn, mi trovis hazarde ĉi tion. Temas pri esperanta kurso por la usonaj armeanoj.
Mi ne scias pri la vera kialo nek celo de ĉi tiu dokumento, mi eĉ dubas ke ĝi estas vera. Ĉu iu scias iom pri ĝi?
Legi »|
El ombresaco Publikigita antaŭ 1 jaro 2 semajnoj – Anoncita antaŭ 1 jaro 2 semajnoj
Etikedoj: |
Post sekvi kelkajn ligilojn, mi trovis hazarde ĉi tion. Temas pri esperanta kurso por la usonaj armeanoj.
Mi ne scias pri la vera kialo nek celo de ĉi tiu dokumento, mi eĉ dubas ke ĝi estas vera. Ĉu iu scias iom pri ĝi?
Legi »
Jes, estas malnova afero. Ŝajne
sam 1 jaro 2 semajnoj 18 horoj 38 min ago
Jes, estas malnova afero. Ŝajne iam dum militekzercoj, por plirealigi la etoson, la malamiko parolis fremdan lingvon. Sed oni preferis ne uzi konatan lingvon (la germanan, francan, rusan ktp) por eviti la disvastigon de antaŭjuĝoj kontraŭ la lingvanoj. Do oni elektis esperanton, principe nenies lingvon. Nur tion mi scias. Stranga anekdoto.
Mi sciis pri uzi cxerokaj aux aliaj
ombresaco 1 jaro 2 semajnoj 16 horoj 57 min ago
Mi sciis pri uzi ĉerokaj aŭ aliaj amerikaj lingvoj por komuniki submarŝipojn, sed nur anstatŭ kriptografio, ĉu ni priparolas la saman aferon?
jes, stranga anekdoto...
jhonnydep 1 jaro 2 semajnoj 11 horoj 29 min ago
jes, stranga anekdoto...
Bone, estas stranga anekdoto...
dipcas 1 jaro 2 semajnoj 11 horoj 24 min ago
Bone, estas stranga anekdoto... sed tio ne signifas ke ankaŭ eblas detrui la mondon kaj fari faŝismojn pere de la internacia lingvo...
Esperanto estas nur lingvo kiel aliaj, kaj ankaŭ eblas mortigi, insulti kaj subpremi popolojn pere de tiu ĉi lingvo.
Iam, Kofo (cetere, cxu oni scias
nigrakor 1 jaro 1 semajno 6 tagoj 23 horoj ago
Iam, Kofo (cetere, ĉu oni scias ion pri li??) parolis pri tiu afero en la retchambro #esperanto de la hispana irc-servilo.
Mi malkonsentas kun dipcas, esperanto estas lingvo tute algluita al sia celo. Sen tia animo, sen tia celo, sendube oni lernus esperanton nur kiel ludo.
(Ups! Bonvolu legi mian suban komenton.)
Ailanto 1 jaro 1 semajno 6 tagoj 11 horoj ago
(Ups! Bonvolu legi mian suban komenton.) (Kiel oni forviŝi mislokitan komenton?)
Ailanto 1 jaro 1 semajno 6 tagoj 11 horoj ago
Jen mia paĝoj pri la afero:
http://kafejo.com/lingvoj/aŭlangs/eo/maneuver/index.htm
Hmm. Cxu tio estas praktikajxo?
denizo 1 jaro 1 semajno 5 tagoj 2 horoj ago
Hmm. Ĉu tio estas praktikaĵo? Mi pensas ke ĉia uzo de esperanto povus esti rajtigita laŭ: pli bone ol uzi alian lingvon. Ĉia sfero de scio kaj agado mi esperas ke la lingvo povas "kovri" kaj esti taŭga. Se ne, EBLE ĝi ne taŭgas kiel internacia lingvo. (bedaŭrinde mi dirus, tio inkludas ankaŭ idiota uzo de eo, (mis)propaganda, erar(et)a, mallaŭdata, terorista, ktp.) <- La lastajn menciaĵojn celas eviti/kaŝi/kontraŭbatali "bonaj fortoj" kompreneble.