9

4a aŭtuna renkontiĝo kaj kaŝtanfesto 2007

bildo de farri
El farri Publikigita antaŭ 49 semajnoj 1 tago – Anoncita antaŭ 48 semajnoj 3 tagoj
Etikedoj:
http://www.esperanto.cat

Kaŝtanfesto, samkiel "halloween" en anglalingvaj landoj, devenas el antikva funebra rituala festo. Temas pri popol-festo okazanta la unuan de novembro, en kiu oni manĝas batatojn, kaŝtanojn ka panellets-n. La tradicia trinkaĵo dum la kaŝtanfesto estas la muskatvino. Kiel ĉiujare, Esperanto-Centro de Sabadell, organizos al ni vespermanĝon kaj la feston. La ceterajn manĝojn ni mem prizorgos, ĉefe spertinte ke ni kapablas.

En ĉi tiu okazo, same kiel sukcese kaj amuze okazis en la pasinta Senprograma Renkontiĝo de KEJ, ni devos mem mastrumi. Ni organizos skipojn por pretigi la manĝojn, priservi la tablojn kaj ĉion purigi.

Kiel kutime, en la aŭtunaj renkontiĝoj, ni praktikos esperanton (komencantoj estu pretaj), ni ekskursos tra belaj naturaj pejzaĝoj kaj vizitos interesaĵojn en tra la regiono kiel ekzemple vinkelojn, belan riveran akvofalon kaj mezepokajn urbetojn i.a. Elstaras la muzeo paper-muelejo de Capellades kaj la Abric Romaní, en la abismo de Capellades, kie troviĝas arkeologiejo el meza paleolitiko. Ankaŭ estas pli interesaj proponoj.

La gastejo kapablas gastigi 35 personojn maksimume, tial do, aliĝu kiel eble plej frue por rezervi vian lokon.

Legi »

Ho, Farri, mi nun estis pensante

bildo de kafeina

kafeina 49 semajnoj 1 tago 4 horoj 51 min ago

Ho, Farri, mi nun estis pensante en publiki novaĵo pri kaŝtanfesto! :)

Mi vere rekomendas al ĉiuj via partopreno! Vi povos gustumi tradiciajn katalunajn dolĉaĵojn el Katalunio: penellets-n, paroli kaj interŝanĝi vidpunktoj kun aliaj esperantistoj... kaj, kompreneble ĝoji kaj guui de la plej bona kataluna esperantista etoso!
Mi jam emas renkontiĝi! ;)

Anna.