9

ESPERANTO 2.0: Uzi Skajpon por instrui mondskale E-on

http://novavojo.blogspot.com

Ĉi tiun aplikaĵon mi instalis nur por pruvi novajn eblecojn al Esperanto-instruistoj priservi eblajn postulojn mondskalajn pri E-instruado. Por ekfunkciigi la aplikaĵon/telefonservon, la instruisto/servanto devas havi 'Skype Prime'- kaj 'PayPal'-konton. Al aĉetanto necesas aŭ 'Skype Pro'- aŭ simpla, sed monŝarĝita 'Skype'-konto.

Legi »
bildo de ladislao
Sendita de ladislao Publikigita antaŭ 51 semajnoj 3 tagoj – Anoncita antaŭ 51 semajnoj 1 tago
Kategorio: esperanto-movado   Etikedoj:

do ni faru provojn per Ekiga, cxu

bildo de dipcas

dipcas 51 semajnoj 1 tago 19 horoj 27 min ago

do ni faru provojn per Ekiga, cxu ne? :-)

Nepre sciigi vian opinion rilate

bildo de ladislao

ladislao 51 semajnoj 2 tagoj 19 horoj 49 min ago

Nepre sciigi vian opinion rilate miajn ĉi-specajn aldonaĵojn: ĉu interesaj aŭ male? Mi vere ne volas ĝeni iun ajn...

Skajpo aĉas! Ĝi ne estas libera

antono 51 semajnoj 2 tagoj 13 horoj 52 min ago

Skajpo aĉas! Ĝi ne estas libera softvaro! Pli bone esperantistoj uzu http://ekiga.org! Ĝi estas Ek-IG-A! Kaj tute esperantigebla!

Tamen... ekIga ne estas en mac

bildo de chmari

chmari 51 semajnoj 2 tagoj 11 horoj 24 min ago

Tamen... ekIga ne estas en mac os x... kaj mi uzas macoson! :-)

Ni estu sinceraj... Ekiga ankoraŭ ne tiel bone funkcias... sed Skype BONEGAS por retparoladoj kaj videokonferencoj inter Aŭstralio kaj Berlino... ĉu jes aŭ ĉu jes?

:-)

eĉ googletalk (kiam mi uzis ĝin

bildo de nigrakor

nigrakor 51 semajnoj 2 tagoj 10 horoj 47 min ago

eĉ googletalk (kiam mi uzis ĝin en fiVindozo) plibone funkcias ol skype. Verdire estas pli da uzantoj de Skype, sed sendube iom post iom tio ŝanĝos. (Mi ankoraŭ ne sukcesis paroli per ekiga)

Ekiga-o estas fabela! Dankon por

bildo de formiko

formiko 51 semajnoj 1 tago 15 horoj 55 min ago

Ekiga-o estas fabela! Dankon por la ligilon! Mi ne ŝatas Skajpe por Linukso, kaj Ekiga estas tre plibona!

Al kontraŭ- aŭ apud-skajpanoj:

bildo de ladislao

ladislao 51 semajnoj 1 tago 9 horoj 15 min ago

Al kontraŭ- aŭ apud-skajpanoj: mi ne Skajpon reklamis, sed iun servon - ankoraŭ similan mi ne trovis integrite en ĉi-speca programo alia... Pardonojn!

Lastaj komentoj

Plej bonaj komentoj

Ligiloj