10

Esperantistoj estas aro da arogantaj olduloj malkapablaj, kiuj konsideras sin la centro de la universo

http://www.ipernity.com

Jen blogaĵo pri hieraŭa sperto en prelego pri Esperanto. Depende de kiu prezentas Esperanton, oni povas ricevi bonan aŭ malbonan bildon pri nia movado. Foje, personaj disputoj, disigitaj movadoj kaj malemo labori grupe, ne nur tradukiĝas en malhelpo ene de Esperantio mem, sed malinda montrilo de esperantismo en la societon.

Legi »
bildo de farri
Sendita de farri Publikigita antaŭ 36 semajnoj 1 tago – Anoncita antaŭ 36 semajnoj 13 horoj
Kategorio: esperanto-movado   Etikedoj:

Bonega eldono Farri, dankegon!

bildo de joan

joan 36 semajnoj 1 tago 11 horoj 8 min ago

Bonega eldono Farri, dankegon! vi cxiam ricxigas la blogaron! dankon denove.

Mi samopinias kun Joan. Temas pri

gufulo 36 semajnoj 22 horoj 17 min 25 sec ago

Mi samopinias kun Joan. Temas pri bonega afiŝo kaj enhave kaj skrib-stile. Nenion mankas kaj nenion troas. Ĉu mi iam sukcesos skribi tiel bone kiel vi??? :P

Interalie, ĝi reliefigas la bezonon varbi pri Esperanto per argumentoj zorge pensitaj kaj kunordigite.

Mi ruĝiĝos. Dankon pro la komento.

bildo de farri

farri 36 semajnoj 16 horoj 13 min 35 sec ago

Mi ruĝiĝos. Dankon pro la komento. Nun mi trinku teon je via sano, kara Gufulo!

Nu,mi havas alian vidpunkton, oni

Urso 36 semajnoj 6 horoj 6 min 58 sec ago

Nu,mi havas alian vidpunkton, oni ne senpripense kulpigu KAE-on ke ekzistas divido. Estas konate ke KEA decidis uzi esperanton laux certa ideologio kaj partopreni en socialaj kaj politikaj luktoj, kiujn kompreneble ne cxiuj katalunoj sekvas. vidu http://www.liberafolio.org/2007/keaprinciparo/
(la bildo de esperanta flago aud sendependentistaj klare ilustras kion intermiksas KEA)La tasko de 'neuxtrala' aux nefaka esperanto asocio estas servi kiel bazo por cxiuj e-parolantoj, ne agi por naci-liberigo aux io alia. Kompreneble, per tiu diro mi me pridubas la rajton de cxiuj organizi sin lauxplacxe, por ajna legitima celo, cxu politika aux cxu ia ajn.

Se reveni al la temo, se mi estus koninta e-on per Farri,ekzemple, mi certe ne estus nun e-isto. Do, tiu lekciono aplikeblas al aliaj...

mi volas atingi la rekordon pri malpli alta kvalifo cxe Klaku ;)

En KEA estas tiom da ideologioj

bildo de farri

farri 36 semajnoj 4 horoj 57 min 17 sec ago

En KEA estas tiom da ideologioj kiom da esperantistoj. La retpaĝaro de KEJ ankaŭ tion asertas. Kaj se anstataŭ la bildon vi legas la principaron vi vidos, ke ĝi baziĝas nur je lingvaj rajtoj, tute ne popolaj nek naciaj. Neŭtrala estas la lingvo, la celo tute ne estas neŭtrala sed ja socia movado por tutmonda interkompreniĝo, samrajtigo kaj samniveligo de ĉiuj lingvoj kaj kulturoj.

Tamen, kara Urso, la afero ne kuŝas sur ideologio de iu asocia membraro sed je ĝia agado.

Mi ne volas laŭdi la agadon de la asocio kie mi agas, kaj mallaŭdi aliesan, tiurilate mi preferas ke oni komparu kaj juĝu mem.

[[[Afiŝita de António MARTINS-Tuválkin je 2007-10-09 14:04
Komparo inter la bultenoj de Kataluna Esperanto-Asocio kaj de Kultura Asocio Esperanta trafe montras la diferencoj inter tiuj organizoj. (Tion oni povas fari en minimume kompleta esperantlingva biblioteko.)

La komparo ne similas al, ekz., Newton kaj Galileo, sed inter ajna el tiuj du kaj kreteno kiu opinias ke la Tero platas.]]]

Pri neŭtraleco, vidu: http://klaku.net/out.php?title=Ĉu_ni_estu_neŭtralaj

Fine, se mi estintus via unua kontakto kun esperanto, mi ne estus aginta samkiel KAE agis kun mi. Certe mi klarigus kie vi povas trovi homojn kiajn vi, multe pli taŭgajn por via esperantiĝo.

Lastaj komentoj

Ligiloj