12

Esperanto en 2008

bildo de jhonnydep
El jhonnydep Publikigita antaŭ 30 semajnoj 6 tagoj – Anoncita antaŭ 30 semajnoj 3 tagoj
Etikedoj:
http://esperanto-usa.org

Mi lernis Esperanton kiam mi estis 13-jaraĝa knabo, antaŭ 53 jaroj. En tiuj fruaj jaroj de mia aktiveco en la Esperanta movado, mi malofte havis multan esperon pri la eventuala "fina venko" de Esperanto.

Legi »

Do, mi opinias ke eble ni kreu

bildo de Darsi

Darsi 30 semajnoj 4 tagoj 16 horoj 3 min ago

Do, mi opinias ke eble ni kreu ion por agi kiel lokaj asocioj, sed interrete. Jam estas esperantistaj retgrupoj (Facebook, Pibb, Lernu forumoj, IRC, ktp) sed ofte, iliaj agemoj venas je ŝprucetoj, kaj ne konstante. Ankaŭ, forumoj ne ŝajnas vivema--IRC estas vivema, sed ofte la interparolado estas tro rapida por komencantoj (ankaŭ iomete por mi, bedaŭrinde). Pibb kombinas la konservadon de la konversacioj kaj la kapablon por havi tuj interparolado. (Mi pardonpetas pro mia malegala ŝateco--mi ŝategas Pibb-on.)

Tamen, eĉ tio ne sufiĉas. Uzantoj de tiuj grupoj ensalutas hazarde, do neniam estas amasego da uzantoj ensalutita je unu fojo. Do, mi kredas ke specifaj ret-kunvenoj okaziĝu. Eble, eĉ lokaj asocioj aranĝu tiel retkunvenojn, por ke ĉiu membro povas familiariĝi kun la aliaj membroj. Tio estas mia sonĝo. :-)

Ankaŭ mi pensas ke interreto estas

bildo de ombresaco

ombresaco 30 semajnoj 6 tagoj 8 horoj 34 min ago

Ankaŭ mi pensas ke interreto estas bonega ilo por la disvastigado de esperanto. Aliflanke, mi pensas ke dank'al interreto la esperanto movado (laŭ asociismo) malkreskas -oni ne necesas kontakti nek partopreci en loka asocio lokaj esperantistoj por lerni- , kaj nur la tempo diros ĉu ĝi estas bone aŭ malbone (nun, mi pensas ke bone).