Dum la paĝaro de Raporto.info jam de pli ol tri semajnoj ne plu funkcias (mi retpoŝtis al la respondeculo pri ĝi kaj oni asertis min ke ili strebas refunkciigi ĝin baldaŭ), jen nova stelo sur la firmamento de tutmondaj novaĵoj en la internacia lingvo: Eventeo. Ĝi legiĝas sur la retadreso http://eo.eventeo.net/ kaj aldonas ĉiutage novaĵojn el la tuta mondo. La kvalito de la informoj kaj ankaŭ la kvalito de Esperanto plezure surprizigis min. La grafika aspekto estas ankaŭ bonkvalita kaj plezura por la okulo. Ni bonvenu la redaktantoj de Eventeo kaj deziru al ilia informejo longegan retan vivon.
Legi »



Sed kiuj faras kaj de kiuj fontoj ili laboras?
ladislao 22 semajnoj 4 tagoj 9 horoj 26 min ago
Interesa retpaĝo, tamen nenie mi trovas ion pri la fontoj de informoj, nek kolofonon. Necesus pli da informoj pri kunlaborantoj, aŭ ilia kaŝiĝo estas intenca, ĉu? Ŝajne iuj el Francio, ĉar mi sube trovis kaŝitan retligilon al http://www.mescladis.com/...
jes, estas problemetoj...
dipcas 22 semajnoj 3 tagoj 7 horoj 58 min ago
la paĝaro ne funkcias daŭre...