Ĵaŭde la 22-an de novembro komenciĝis la tradukado de la foto-retejo Ipernity al la ĉina lingvo. La ideo pri la traduko venis de la ĉina esperantisto Zhang Xuesong, kaj la tradukon al la ĉina oni faros tra Esperanto, ĉar la plej multaj ĉinaj teamanoj ne scias alian fremdan lingvon. La respondeculoj de Ipernity entuziasmas pri la nova malfermo, kiun donis al ili la esperanta versio de la retejo. La kvanto de esperantistoj en Ipernity jam atingis 230, kvankam la esperanta versio ekzistas de nur ses semajnoj.
Legi »



Laŭ mi, grava afero estas ke ipernity
ombresaco 45 semajnoj 3 tagoj 9 horoj 49 min ago
Laŭ mi, grava afero estas ke ipernity ne estas esperantista paĝo (same google, kiu havas esperantan tradukon). Iom post iom, esperanto estas ne nur por esperantistoj, kaj, pontolingvo.
Por la uzantoj de ipernity, ĉu
ombresaco 45 semajnoj 3 tagoj 9 horoj 48 min ago
Por la uzantoj de ipernity, ĉu ĝi funkcias bone? (not-kajero, forviŝi, komentoj...) Mi pensas pri movi mian blogon en tien.