11

Imĵala Mondo: Ŝanĝado de Esperanto

http://imjxalamondo.blogspot.com

Ideoj por sxangxi (alia plu) kaj (opinie) plibonigi, plibeligi, aux pliekzaktigi esperanton. Ankoraux mi scias la plej kutimaj opinioj pri sxangxoj, mi pensas ke indas prilegi tiajn aferojn, cxar el cxie oni povas lerni.

Legi »
bildo de ombresaco
Sendita de ombresaco Publikigita antaŭ 38 semajnoj 5 tagoj – Anoncita antaŭ 38 semajnoj 4 tagoj
Kategorio: esperanto-movado   Etikedoj:

Persone, la afero pri patrino ->

bildo de ombresaco

ombresaco 38 semajnoj 5 tagoj 9 horoj 10 min ago

Persone, la afero pri patrino -> matro ktp mi ne tro sxatas, sed la -s, -sx, -m sxajnas almenaux kuriozaj.

Kontrauxe de Ombresaco, la aferon

catbru 38 semajnoj 5 tagoj 4 horoj 44 min ago

Kontrauxe de Ombresaco, la aferon 'patro-matro'n sxatas min. Almenaux starigas debaton pri la lingva seksimo, se vere gxi ekzistas.
Sed... kon ni dirus, gepatroj aux gematroj?

Antaŭ kelkaj jaroj aperis "iĉismo"

bildo de farri

farri 38 semajnoj 5 tagoj 1 horo 52 min ago

Antaŭ kelkaj jaroj aperis "iĉismo" en esperanto, kiu, bedaŭrinde, malsukcesis. Laŭ iĉistoj, vortoj kiel frato, patro, avo aŭ onklo estas senseksaj. Samkiel oni aldonas la sufikson -in- por fari la inan formon, oni aldonu la sufikson -iĉ- por fari la malinan. Rezulte, mia patriĉo kaj mia patrino estas miaj gepatroj.

Ekzakte pri la icxismo mi parolis,

bildo de ombresaco

ombresaco 38 semajnoj 4 tagoj 14 horoj 55 min ago

Ekzakte pri la icxismo mi parolis, kaj tio sxajnas pli inteligenta, regula, kaj kun malpli vortoj ol matro (kaj similaj por cxiuj familianinoj).

Por catbru:
laux icxistoj ,

patro -> nur homo
patrino -> virina patro
patricxo -> vira patro

vidu la regulecon:
pacxjo -> patricxo
panjo -> patrino

mi ne scias kial, sed se mi parolas pri la ajxo kiu morigas bakterion (kontrauxbakterio, kontrauxbakteriajxo, bakterimortigilo estas tute esperantaj vortoj) kaj diras antibiotiko oni dirus al mi nenion, kaj mi kredas novan vorton sennecese (nek "anti" nek "bio" estas esperantaj radikoj). Sed se mi dirus matro aux patricxo, mi tuj igos herezulo, kaj mi partoprenas pri la malkonstruado de la lingvo.

Neniam antaŭ mi aŭdis pri -iĉ-ista

catbru 38 semajnoj 4 tagoj 2 horoj 25 min ago

Neniam antaŭ mi aŭdis pri -iĉ-ista afero.
Mi tute konsentas tion.
Dankon pro via kalrigado (Farri kaj Ombresaco)

Ekzemple, nia kara Brian, iĉismas.

bildo de farri

farri 38 semajnoj 4 tagoj 1 horo 27 min ago

Ekzemple, nia kara Brian, iĉismas. Se vi venas sabate en la pican vespermanĝon li perfekte povos klarigi la iĉismon. Mi tre favoras al tio, ĉefe pro samniveligo de genroj.

Sed antaŭ ol ĉio mi respektas la principon ke esperanton kreadas la esperantistaro kaj mi klopodas paroli kiel eble plej proksime de la parolata lingvo. Tamen, mi ŝatas iĉismon, mi malŝategas naismon kaj ĉefe neologismojn.

Mi konsentas kun iĉistoj ĉar

bildo de jinglada

jinglada 38 semajnoj 3 tagoj 17 horoj 24 min ago

Mi konsentas kun iĉistoj ĉar mi ne ŝatas seksismon. Eĉ naismo helpas min kelkfoje, tamen se tio estas herezo mi ne plu uzos ĝin.

Mi ankaŭ ŝatas la uzadon de iŝi kaj iĝi anstataŭ la ĝeneralan ili. Kion vi opinias?

Mi sxatas la icxismo, sed la problemo

bildo de ombresaco

ombresaco 38 semajnoj 3 tagoj 14 horoj 41 min ago

Mi sxatas la icxismo, sed la problemo (laux mi) ne estas (ne nur) la seksismo, sed la malebleco ne diri la sekso de tiu pri kiu mi parolas.

Mi havas novan cxefon -> Ne gravas cxu estas viro aux virino, cxar mi ne havos seksrilaton kun gxi.

Pri la afero isxi/igxi/ili, mi neniam rimarkis la rilaton li->ili. Estus bone havi la eblecon diri la sekson de grupo, sed tiam, oni havos la problemon cxu la sekso de a grupo dependas je la plej granda parto aux gxi debas esti cxiel samseksa. Ekz. 10 viroj kaj 1 virino: Cxu estas ili aux igxi?
Mi pensas ke la facileco kongruas la neuxtralecon cxikaze.

Jes. Mi ankaŭ totale konsentas

bildo de Vinancxjo

Vinancxjo 38 semajnoj 3 tagoj 2 horoj 31 min ago

Jes. Mi ankaŭ totale konsentas al tio.

Mi ĝoje iĉismus; fakte, mi certe iĉismOs. Estas vere tre malgranda ŝanĝo kiu ankaŭ estas okazanta en iuj aliaj lingvoj. Estas ankaŭ ŝanĝo kiu ne vere nee influas kompreneblecon.

Tamen... se ni havas la komunismon

bildo de joan

joan 38 semajnoj 3 tagoj 57 min 4 sec ago

Tamen... se ni havas la komunismon ke ni vidis en la historio, tio estus pli danĝera... ĉar ni ne havos multajn malgrandajn malamikojn (enterprenoj). Simple ni havus unu ege granda: LA ŜTATO, kaj la ŝtato kontrolus ĈION.

Estas pli facile organizi revoluciojn ene de la kapitalismo ol ene de la aŭtoritatan komunismon.

Mi pensas ke vi eraris la novajxon

bildo de ombresaco

ombresaco 38 semajnoj 2 tagoj 15 horoj 41 min ago

Mi pensas ke vi eraris la novajxon por komenti, cxu ne?

La ichismo estas interesega afero,

bildo de vinz

vinz 37 semajnoj 6 tagoj 1 horo 6 min ago

La ichismo estas interesega afero, mi neniam audis pri ghi. la ishi- kaj ighismo trovas mi ankau bona.
Chefe la seksegaleco estas bona!
Mi pensas la plej bona rezulton estas diri "ighi" se la grupo havas homoj kun ambau seksoj.
Mi ankau pensis pri shanghoj aliaj, se mi nun ne plu memoras pri tiuj ;) eble iam mi skribos tiujn chi tie au en unu blogo!
ghis!

Lastaj komentoj

Ligiloj