Ideoj por ŝanĝi (alia plu) kaj (opinie) plibonigi, plibeligi, aŭ pliekzaktigi esperanton. Ankoraŭ mi scias la plej kutimaj opinioj pri ŝanĝoj, mi pensas ke indas prilegi tiajn aferojn, ĉar el ĉie oni povas lerni.
Legi »|
El ombresaco Publikigita antaŭ 52 semajnoj 14 horoj – Anoncita antaŭ 51 semajnoj 6 tagoj
Etikedoj: |
Ideoj por ŝanĝi (alia plu) kaj (opinie) plibonigi, plibeligi, aŭ pliekzaktigi esperanton. Ankoraŭ mi scias la plej kutimaj opinioj pri ŝanĝoj, mi pensas ke indas prilegi tiajn aferojn, ĉar el ĉie oni povas lerni.
Legi »
Persone, la afero pri patrino ->
ombresaco 52 semajnoj 14 horoj 5 min 28 sec ago
Persone, la afero pri patrino -> matro ktp mi ne tro ŝatas, sed la -s, -ŝ, -m ŝajnas almenaŭ kuriozaj.
Kontrauxe de Ombresaco, la aferon
catbru 52 semajnoj 9 horoj 39 min 30 sec ago
Kontraŭe de Ombresaco, la aferon 'patro-matro'n ŝatas min. Almenaŭ starigas debaton pri la lingva seksimo, se vere ĝi ekzistas.
Sed... kon ni dirus, gepatroj aŭ gematroj?
Antaŭ kelkaj jaroj aperis "iĉismo"
farri 52 semajnoj 6 horoj 47 min 9 sec ago
Antaŭ kelkaj jaroj aperis "iĉismo" en esperanto, kiu, bedaŭrinde, malsukcesis. Laŭ iĉistoj, vortoj kiel frato, patro, avo aŭ onklo estas senseksaj. Samkiel oni aldonas la sufikson -in- por fari la inan formon, oni aldonu la sufikson -iĉ- por fari la malinan. Rezulte, mia patriĉo kaj mia patrino estas miaj gepatroj.
Ekzakte pri la icxismo mi parolis,
ombresaco 51 semajnoj 6 tagoj 19 horoj 50 min ago
Ekzakte pri la iĉismo mi parolis, kaj tio ŝajnas pli inteligenta, regula, kaj kun malpli vortoj ol matro (kaj similaj por ĉiuj familianinoj).
Por catbru:
laŭ iĉistoj ,
patro -> nur homo
patrino -> virina patro
patriĉo -> vira patro
vidu la regulecon:
paĉjo -> patriĉo
panjo -> patrino
mi ne scias kial, sed se mi parolas pri la aĵo kiu morigas bakterion (kontraŭbakterio, kontraŭbakteriaĵo, bakterimortigilo estas tute esperantaj vortoj) kaj diras antibiotiko oni dirus al mi nenion, kaj mi kredas novan vorton sennecese (nek "anti" nek "bio" estas esperantaj radikoj). Sed se mi dirus matro aŭ patriĉo, mi tuj igos herezulo, kaj mi partoprenas pri la malkonstruado de la lingvo.
Neniam antaŭ mi aŭdis pri -iĉ-ista
catbru 51 semajnoj 6 tagoj 7 horoj 20 min ago
Neniam antaŭ mi aŭdis pri -iĉ-ista afero.
Mi tute konsentas tion.
Dankon pro via kalrigado (Farri kaj Ombresaco)
Ekzemple, nia kara Brian, iĉismas.
farri 51 semajnoj 6 tagoj 6 horoj 22 min ago
Ekzemple, nia kara Brian, iĉismas. Se vi venas sabate en la pican vespermanĝon li perfekte povos klarigi la iĉismon. Mi tre favoras al tio, ĉefe pro samniveligo de genroj.
Sed antaŭ ol ĉio mi respektas la principon ke esperanton kreadas la esperantistaro kaj mi klopodas paroli kiel eble plej proksime de la parolata lingvo. Tamen, mi ŝatas iĉismon, mi malŝategas naismon kaj ĉefe neologismojn.
Mi konsentas kun iĉistoj ĉar
jinglada 51 semajnoj 5 tagoj 22 horoj 19 min ago
Mi konsentas kun iĉistoj ĉar mi ne ŝatas seksismon. Eĉ naismo helpas min kelkfoje, tamen se tio estas herezo mi ne plu uzos ĝin.
Mi ankaŭ ŝatas la uzadon de iŝi kaj iĝi anstataŭ la ĝeneralan ili. Kion vi opinias?
Mi sxatas la icxismo, sed la problemo
ombresaco 51 semajnoj 5 tagoj 19 horoj 36 min ago
Mi ŝatas la iĉismo, sed la problemo (laŭ mi) ne estas (ne nur) la seksismo, sed la malebleco ne diri la sekso de tiu pri kiu mi parolas.
Mi havas novan ĉefon -> Ne gravas ĉu estas viro aŭ virino, ĉar mi ne havos seksrilaton kun ĝi.
Pri la afero iŝi/iĝi/ili, mi neniam rimarkis la rilaton li->ili. Estus bone havi la eblecon diri la sekson de grupo, sed tiam, oni havos la problemon ĉu la sekso de a grupo dependas je la plej granda parto aŭ ĝi debas esti ĉiel samseksa. Ekz. 10 viroj kaj 1 virino: Ĉu estas ili aŭ iĝi?
Mi pensas ke la facileco kongruas la neŭtralecon ĉikaze.
Jes. Mi ankaŭ totale konsentas
Vinancxjo 51 semajnoj 5 tagoj 7 horoj 26 min ago
Jes. Mi ankaŭ totale konsentas al tio.
Mi ĝoje iĉismus; fakte, mi certe iĉismOs. Estas vere tre malgranda ŝanĝo kiu ankaŭ estas okazanta en iuj aliaj lingvoj. Estas ankaŭ ŝanĝo kiu ne vere nee influas kompreneblecon.
Tamen... se ni havas la komunismon
joan 51 semajnoj 5 tagoj 5 horoj 52 min ago
Tamen... se ni havas la komunismon ke ni vidis en la historio, tio estus pli danĝera... ĉar ni ne havos multajn malgrandajn malamikojn (enterprenoj). Simple ni havus unu ege granda: LA ŜTATO, kaj la ŝtato kontrolus ĈION.
Estas pli facile organizi revoluciojn ene de la kapitalismo ol ene de la aŭtoritatan komunismon.
Mi pensas ke vi eraris la novajxon
ombresaco 51 semajnoj 4 tagoj 20 horoj 37 min ago
Mi pensas ke vi eraris la novaĵon por komenti, ĉu ne?
La ichismo estas interesega afero,
vinz 51 semajnoj 1 tago 6 horoj 1 min ago
La ichismo estas interesega afero, mi neniam audis pri ghi. la ishi- kaj ighismo trovas mi ankau bona.
Chefe la seksegaleco estas bona!
Mi pensas la plej bona rezulton estas diri "ighi" se la grupo havas homoj kun ambau seksoj.
Mi ankau pensis pri shanghoj aliaj, se mi nun ne plu memoras pri tiuj ;) eble iam mi skribos tiujn chi tie au en unu blogo!
ghis!