La nomo de la Asocio estas Universala Esperanto-Asocio; poste en ĉi tiu Statuto kaj en la regularoj ĝi estas nomata la Asocio aŭ UEA. UEA (fondita la 28-an de aprilo 1908) kaj Internacia Esperanto-Ligo (fondita en 1936) kunfandiĝis en unu organizaĵon kun la nomo Universala Esperanto-Asocio la 28-an de aprilo 1947.
Legi »



La punkto n-ro 5 de UEA, rilate
farri 1 jaro 5 semajnoj 4 tagoj 5 horoj ago
La punkto n-ro 5 de UEA, rilate al neŭtraleco estas iomete naŭziga. Eĉ Gandhi asertis ke, malperfortulo, antaŭ konflikto ne povas resti neŭtrala; estas necese sin deklari amiko de tiu premata kaj malamiko de tiu premanta. Neŭtraleco ĉiam subtenas la plej fortan.
Fek' al neŭtralec'
Nu, Mi denove malsamopinas kiel
Urso 1 jaro 5 semajnoj 4 tagoj 4 horoj ago
Nu, Mi denove malsamopinas kiel vi, Farri :D.
La afero estas ke esperantistoj estas tre diversaj homoj, kaj cxiu havas sian propan opinion. Ekzemple, iuj povas pensi ke rajto je abortigo estas esenca dum aliaj kontrauxbatalas gxin kiel krimon, Iuj opinios ke cxiuj kulturoj kaj religioj estas respektendaj entute, aliaj ke prioritatas la homaj rajtoj kiel egaleco de virinoj ktp, do, se UEA decidus oficiale engagxi sin en unu el tiuj kampanjoj, gxi simple cxesus ekzisti post nelonge. En la movado estas homoj cxiaj kaj do pro tio estas la fakaj organizajxoj por cxies preferoj.
Tamen ni ne konfuzu neuxtralismon kun pasiveco. 'Aktiva neuxtralismo' gravas ankaux ecx por la postvivo de esperanto. Por ekzemplo, en la tempo de Hitler la neuxtralistoj ne kondamnis la agojn de la nazioj ecx kiam ili atakis plej bazajn rajtojn. Multaj germanoj klinigxis servute antaux la novaj mastroj elpelante de e-asocioj la samgentanojn de Zamenhof. Post tiuj aferoj, multaj opiniis nepra novan neuxtralismon.
UEA komprenas ke la diritaj sintenoj estas nedezirindaj kaj pro tio, laux sia statuto, UEA bazigas sur la principoj de la Universala Deklaro de Homaj Rajtoj.
fine, se ni devus esti malamikoj de cxiuj premantaj ni ja devus esti malamikoj de cxiuj. Cxiu lando havas siajn hontindajxojn.
Imagu ke Hitlero ne perdis la 2an
dipcas 1 jaro 5 semajnoj 4 tagoj 3 horoj ago
Imagu ke Hitlero ne perdis la 2an mondmiliton...
Nun, en la jaro 2007, Varsovia Vento apartenus al la Germana Nacia Imperio, laux UEA. Kaj la judoj ne rajtus havi esperantan asocion en Germanio, laux UEA.
Pensinda afero.
Je la Universala Deklaro de Homaj
joan 1 jaro 5 semajnoj 4 tagoj 3 horoj ago
Je la Universala Deklaro de Homaj Rajtoj aperas artikolo dirante "Ĉiu homo rajtas aparteni al sia nacio kaj esti internacie respektata pro tio". Do, tiel estu.
Bedaŭrinde la mondo ne ĉiam estas
dipcas 1 jaro 5 semajnoj 3 tagoj 4 horoj ago
Bedaŭrinde la mondo ne ĉiam estas perfekta... eĉ ne la esperanta movado.