La ludlisto de Vladimír Türk en sia Ipernity-paĝo enhavas tre belajn kanzonojn, kiujn li mem kreis kaj kantas kun sia amikino Pavla Dvořáková.
Plue, li proponas sian *kantareton, kiu enhavas la partiturojn kaj la parolojn de la kanzonoj.
Bela donaco! Dankon al li.
*Tiun kantareton eldonis Ĉeĥa Esperanta Asocio en la jaro 1990.




Ĉu tiu ligilo estas bona?
ombresaco 32 semajnoj 4 tagoj 7 horoj 36 min ago
Al mi aperas ĉi tiu blogaĵo:
"invitilo al Sabla printempo
Estimataj, mi invitas ĉiujn, kiuj interesiĝas pri belaj urboj, naturo aŭ kreado de artikoloj en Vikipedio (vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Ĉefpaĝo ), al jam la tria renkontiĝo en la malnovtempa sudbohemia urbo Písek. Organizas ĝin miaj longjaraj amikoj… "
Tute ne rilata al kanti esperante, ĉu mi ne legas korekte?
Editado: Jen la dekstra parto, aperas "reproduktonta listo",
Mi pardonpetas.
ludlisto
jxeo 32 semajnoj 4 tagoj 5 horoj 18 min ago
Kara ombresaco,
Jes , vi pravas, sed la ludlisto de Vladimir ne kuŝas en sia blogo.
1. Vidu dekstre: vi trovos la vorton "ludlisto", kaj sube la liston de la kanzonoj.
2. Por malkovri la partiturojn, kliku sur "vidi ĉiujn albumojn": vi malkovros la albumon "kantareto"...
kantu kantu
joan 32 semajnoj 4 tagoj 4 horoj 7 min ago
oohhh ohhhhh yee yeyey elalalalalal :-) estas amuza!