13

Konflikto pri subvencioj civitigis landan asocion de UEA — Libera Folio

bildo de kallekn
El kallekn Publikigita antaŭ 1 jaro 15 semajnoj – Anoncita antaŭ 1 jaro 15 semajnoj
Etikedoj:
http://www.liberafolio.org

La landa asocio de UEA en Niĝerio decidis aliĝi al la Civito. Laŭ la klarigo de la prezidanto, Prince Henry Ogúinye, la aliĝo estas necesa "por garantii la pluvivon" de la asocio. La aliĝpeto ŝajne estas rezulto de financa konflikto de Esperanto-Federacio de Niĝerio kun UEA, kaj de internaj disputoj en la landa asocio. UEA subvenciis la unuan landan kongreson en Niĝerio per 1.000 eŭroj, sed pro antaŭaj malbonaj spertoj la mono ne estis sendita al la konto de Esperanto-Federacio de Niĝerio (EFEN). Anstataŭe ĝi iris rekte al la kongresa konto. EFEN iĝis landa asocio de UEA en 2005, sed laŭ Renato Corsetti ĝi ĉefe ekzistis por laŭtvoĉe peti financajn subvenciojn kaj invitojn por multaj homoj al la Universalaj Kongresoj. EFEN ĉi-jare ne plu rajtas je propra reprezentanto en la komitato de UEA, ĉar ĝia oficiala membronombro falis sub cent.

Legi »

Kelkfoje mi malamas la burokration

bildo de joan

joan 1 jaro 15 semajnoj 2 tagoj 20 horoj ago

Kelkfoje mi malamas la burokration kaj mi ŝatus bruligi ĉiujn paperojn en mia laboro!

Ve por la Civito, mi konsideras

bildo de farri

farri 1 jaro 15 semajnoj 2 tagoj 20 horoj ago

Ve por la Civito, mi konsideras tute ne morala afero profiti skandalon por kreski. Tamen, kiuj spertis tiujn homojn, tiuj ni jam scias kiaj ili estas.

Do, ni faru UEA 2.0 , ni renovigu

bildo de joan

joan 1 jaro 15 semajnoj 2 tagoj 19 horoj ago

Do, ni faru UEA 2.0 , ni renovigu la version :-)