12

La ĉelo de Felo: Kial mi kabeis

http://felejo.blogspot.com

Jen blogero (iomete malnova- Feb 2007), sed interesa miaopinie. Temas pri kialoj Felo kabeis. Cxiel, se la blogo ekzistas gxis auxgusto 2007, oni ne duvus paroli pri kabei je februaro.

Legi »
bildo de ombresaco
Sendita de ombresaco Publikigita antaŭ 30 semajnoj 3 tagoj – Anoncita antaŭ 30 semajnoj 2 tagoj
Kategorio: esperanto-movado   Etikedoj:

Mi kunsentas kun la 4a: 4. Estas

bildo de joan

joan 30 semajnoj 2 tagoj 4 horoj 54 min ago

Mi kunsentas kun la 4a:

4. Estas tro da esperantistoj, kiuj volas esti granda rano en tre malgranda puto. Esperanto estas por ili maniero ŝajnigi sin gravaj.

Ankaŭ mi konas ekzemplojn...

Interesa sed neniu konvinkiga kialo.

bildo de farri

farri 30 semajnoj 1 tago 22 horoj 47 min ago

Interesa sed neniu konvinkiga kialo. Kion li diras pri esperanto-movado, oni povas diri pri ajna socia movado. Nu, ĝis nun nur Kabe donis al mi konvinkigajn argumentojn kabei. Sed tamen mi daŭre movadanas.

Laŭ mia sciado, li simple malaperis,

bildo de ombresaco

ombresaco 30 semajnoj 1 tago 22 horoj 18 min ago

Laŭ mia sciado, li simple malaperis, sed ne diris la kialojn.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Kabe

Ĉu vi scias iom plu?

"4. Estas tro da esperantistoj,

rubulo 30 semajnoj 1 tago 14 horoj 11 min ago

"4. Estas tro da esperantistoj, kiuj volas esti granda rano en tre malgranda puto. Esperanto estas por ili maniero ŝajnigi sin gravaj."

Kaj por tiuj, kiuj ne sukcesas, restas la ebleco trumpete kabei... :)

Tiu blogisto diras ke li kabeis.

andreo 30 semajnoj 8 horoj 59 min 6 sec ago

Tiu blogisto diras ke li kabeis. Ni ne scias kiu aktivulo li estis, kaj tial ne povas mezuri la gravecon de la perdo. Sed por mi la problemo ne estas perdi movadanojn, sed perdi membrojn de la lingvo-komunumo. Kaj sxajnas ke li legas kaj verkas en esperanto, kaj pli bone ol multaj emfazaj esperantistoj.

Lastaj komentoj

Ligiloj