"En la verko "Rusoj loĝas en Rusujo" dek sep aŭtoroj esprimas sian subtenon al la uzo de -ujo por landnomoj. "La materialoj kolektitaj en ĉi tiu verko amplekse, diversangule kaj klarige pritraktas la problemon, por proponi praktikan, tute atentindan solvon, fakte revenon al la taŭga sistemo elpensita de la iniciatinto de la lingvo", skribas nia recenzanto José Antonio Vergara. Leginte la libron, li ankaŭ venis al la konkludo, ke lia propra lando ne nomiĝu Ĉilio, sed Ĉilo."
Legi »





Bedauxrindajxo
Slavik 16 semajnoj 4 tagoj 14 horoj 33 min ago
Jen kiam uzo establigxis/normaligxis, oni renove eltiras ostaron el sxranko.
Espereble tiaj ortodoksismaj libroj ne kauxzos reformojn i. a. en Vikipedio, kiu bonorde uzas standartajn Esperantajn nomojn de la landoj: nome Rusio, Cxilio, Cxinio ktp.
Cxu malfacilas finfine kompreni, ke en la tempoj de Zamenhof imago pri nacia sxtato estis tute alia ol hodiaux. Mem Zamenhof sxajne ne tre kontrauxis sxangxojn, kiujn parolantaro faras en la lingvo. Apenaux li kontrauxus ankaux la nunan uzon de landnomoj en Esperanto, kiuj ne kunligas etnonomojn kun la landoj per la tro rekta sufikso -uj-. Ja, kiel milfoje dirite, Hispanio kaj Rusio ne estas strikte Hispanujo kaj Rusujo; uzo de -io- permesas distingi inter etno, sxtato kaj civitaneco, formante triojn laux la modelo ruso/Rusio/rusiano. Tio faras nian lingvon pli fleksebla ol pluraj aliaj, i. a. euxropaj.