Komence de la lunda kunsido de la komitato de UEA en Jokohamo estis diskonigita la rezulto de la fermita baloto pri la nova estraro de UEA. La nombrado de la balotiloj montris, ke la la komitato elektis estraron laŭ la rekomendoj de la elekta komisiono, tamen sen Marija Belošević el Kroatio. La nova prezidanto de UEA ekde lundo do estas Probal Dasgupta el Barato. Por Probal Dasgupta voĉdonis 49 komitatanoj, por Marija Belošević nur 9. "Ni okupiĝu ne nur pri la lingvo Esperanto, sed ankaŭ pri interkompreno", diris Probal Dasgupta post sia elektiĝo.
Legi »




Nun, ke li estas eksprezidanto,
ombresaco 48 semajnoj 1 tago 10 horoj 45 min ago
Nun, ke li estas eksprezidanto, estas kiam li devas paroli pri aliaj aferoj, kiel
http://klaku.net/story.php?title=Corsetti_defendas_la_%C4%89inan_okupaci...
Sendube nun li devas senti libera pro reprezenti neniun.
Per tio mi ne volas diri ke mi malsamopinias nek samopinias, nur ke oni devas atendi la adekvatan momenton.
... kaj el ĉi tiu eta forumo (novaĵejo
ombresaco 48 semajnoj 1 tago 10 horoj 43 min ago
... kaj el ĉi tiu eta forumo (novaĵejo 2.0), bonan fortunon, sinjoro Probal Dasgupta!
Mmm, mi ĝojas, ke la nova prezidanto
gufulo 48 semajnoj 1 tago 8 horoj 21 min ago
Mmm, mi ĝojas, ke la nova prezidanto ne estu eŭropano. Tiu helpos videbligi la tutmondan akcepton de Esperanto kaj ke ĝi estas ĉies lingvo, ne nur de la privilegiuloj.
Ankaŭ gratulon al s-ro Corsetti pro lia "nova" vivo kiel "simpla esperantisto" :)
Mi konsentas.
denizo 48 semajnoj 1 tago 5 horoj 52 min ago
Mi konsentas.
Mi esperas ke li estu kapabla representi
joan 48 semajnoj 1 tago 5 min 8 sec ago
Mi esperas ke li estu kapabla representi la mondan movadon, mi salutas lin.