Povas esti ke en la retejo jam estas tro da servoj, sed ĉiuokaze mi ŝatus ricevi viajn komentojn, ideojn por plibonigi, kaj kompreneble proponojn je helpo/kunlaboro.
Legi »|
El ulli Publikigita antaŭ 11 semajnoj 4 tagoj – Anoncita antaŭ 11 semajnoj 2 tagoj
Etikedoj: |
Povas esti ke en la retejo jam estas tro da servoj, sed ĉiuokaze mi ŝatus ricevi viajn komentojn, ideojn por plibonigi, kaj kompreneble proponojn je helpo/kunlaboro.
Legi »
Gxi aspektas ege bela kaj
lemono 11 semajnoj 3 tagoj 23 horoj 4 min ago
Ĝi aspektas ege bela kaj interesa, tamen mi ne vidis facile sian celon :) Pliboniginda afero. Sed ĝi estas bonega iniciato.
Dankon lemono ! Gxuste pro
boriso 11 semajnoj 3 tagoj 16 horoj 33 min ago
Dankon lemono !
Ĝuste pro tio ankoraŭ mi ne "publikigis" ĝin, ĉar mi volis pripensi kiel faciligi la komprenon de ĝi.
Kelkvorte ĝi enhavos :
Aron da RSS-fluoj
Liston da esperantaj retejoj (ligiloj)
Uzanto-profilojn
Aron da raportoj (skribaj, filmaj, aŭdaj)
Simplan babilejon
Bildarojn
Ĉiuj eroj estos kategoriitaj laŭteme, laŭevente.
La advantaĝo de fenestro.net, same kiel klaku.net kaj aliaj sociaj retejoj, estas ke iu ajn povos partopreni, riĉigi la retejon, per aldono de RSS-fluoj, ligiloj, persona profilo, ktp. Eblos ankaŭ voĉdoni pri la eroj, tiel, iom post iom estos eble facile trovi plej popularan enhavon, plej popularajn retejojn, ktp, laŭ temo kiu interesas onin, ktp.
La strukturo estas sufiĉe bonkvalita laŭ mia opinio, nur kiel vi rimarkigas malfacilas kompreni kiel ĝi funkcias komence. notu ke oni povus aldoni pliajn eblecojn (ekzemple forumon, mapojn, ktp). Sed la sukceso de la retejo dependos de ĝia riĉigo (profiloj, ligiloj, raportoj) fare de esperantistoj.
amike salutas,
boris
Salsa Boriso! gratulon por
joan 11 semajnoj 3 tagoj 3 horoj 16 min ago
Salsa Boriso! gratulon por la projekto. La RSS-fluoj havas multajn eblojn.