La sepa parto de nia televido – jam preta ĉe ĝia paĝaro!
Ĉi-foje ni forlasos Bjalistokon kaj vizitos la urbeton Supraśl. En tiu vizitinda loko ni vidos grandiozan, defendan monaĥejon, centron de la urbo kaj palacojn. Ni ankoraŭ revenos tien en venontaj elsendoj.
Krome vi spektos la jenajn interesaĵojn:
1 en la 93-a UK en Roterdamo viziton ĉe la roterdama vicurbestrino, kiu parolas esperante,
2 saluton de Probal Daŝgupta, la prezidanto de UEA,
3 filmon pri la lasta aranĝo KEF(et)o en Danujo, kiun sendis al ni Kimo de la grupo Hotelo Desperado.
Intertempe kontrolu nian paĝaron, ĉar ni publikigos la reklamfilmon pri Bjalistoko kaj pli longan raporton pri la kongreso en Roterdamo.
Kaj post du semajnoj, en la 8-a parto – ni prezentos al vi, kie oni povas mendi bieron aŭ kafon en Esperanto :)
Legi »



Gratulon kaj antaŭen kun la
joevinilo 4 semajnoj 6 horoj 19 min 45 sec ago
Gratulon kaj antaŭen kun la Televido! Tiu estas la bona vojo!!!
Tre bone! tre profesia
fanny 2 semajnoj 6 tagoj 16 horoj 1 min ago
Tre bone! tre profesia projekto el la poloj, kiel kutime :-D
Mi ankaŭ gratulas vin!