13

Raporto.info » Nova simbolo por la centjariĝo de UEA.

bildo de einarfa
El einarfa Publikigita antaŭ 50 semajnoj 4 tagoj – Anoncita antaŭ 50 semajnoj 3 tagoj
Etikedoj:
http://raporto.info

Antaŭ kelka tempo UEA lanĉis konkurson pri nova símbolo okaze de sia centjariĝo.

Eĉ se la afero ne estis sufiĉe disvastigita, malgraŭ interreto, grupeto de dezegnistoj partoprenis.

Konkurson oni fermiĝis okaze de la UK-Jokohamo, kie la nova estraro ĵus elektita, elektis la premiiton.

Legi »

Gratulon al Guillem Sevilla!!!!

bildo de joan

joan 50 semajnoj 4 tagoj 15 horoj 58 min ago

Gratulon al Guillem Sevilla!!!! Plaĉas al mi rimarki ke subtile oni vidas la verdan tradician stelon :-)

Ankaŭ mi publike gratulas Guillem-n,

bildo de farri

farri 50 semajnoj 4 tagoj 15 horoj 30 min ago

Ankaŭ mi publike gratulas Guillem-n, fervore mi ŝategas liajn verkaĵojn!

Mi ankaŭ gratulas na Guillem pro

bildo de nigrakor

nigrakor 50 semajnoj 4 tagoj 14 horoj 47 min ago

Mi ankaŭ gratulas na Guillem pro lia laboro. Temas sendube pri tute profesia dezegno.

Dume jam estis polemiketo pri tiu

bildo de jorge

jorge 50 semajnoj 2 tagoj 20 horoj 50 min ago

Dume jam estis polemiketo pri tiu simbolo en Libera Folio:

http://www.liberafolio.org/2007/nova-jubilea-simbolo-de-uea

Mi ĵus legis la diskutadon en

bildo de farri

farri 50 semajnoj 2 tagoj 19 horoj 23 min ago

Mi ĵus legis la diskutadon en Libera Folio pri tiu simbolo. Ho ve! Mi tre petas vin, Jorge, ne provoki tiajn diskutojn. En Esperantio kojon-rompantoj abundas. Krome mi ŝatus aldoni ke mi (fakte grafikisto) vidas nenian similaĵon inter la dizajnaĵo de Guillem kaj tiu de Telemadrid, krome mi dubas ke Guillem iam vidis la logotipon de tiu televidkanalo.

Temas pri nenia "kojonrompado".

bildo de jorge

jorge 50 semajnoj 2 tagoj 14 horoj 27 min ago

Temas pri nenia "kojonrompado". Chu nur dizajnistoj kaj fakuloj rajtu opinii? Chu oni rajtu kritiki chion ajn escepte de katalunajhoj? Chu aliajn opiniojn oni silentigu au cenzuru? Oni lasu la homojn kompari kaj jughi libere, ekzemple che: http://jorgecice.blogspot.com/

He homo! Ne troigu! Mi jam sufiĉe

bildo de farri

farri 50 semajnoj 2 tagoj 13 horoj 44 min ago

He homo! Ne troigu! Mi jam sufiĉe klarigis al vi pere de privataj retpoŝtoj, la forumo de Libera Folio kaj via propra blogo. Certe mi pekis tro admiri ĉion kion Guillem ĝis nun dizajnis. Certe mi komencis mian komenton en Libera Folio forte kontraŭ supozitaj civitanemuloj kiujn mi tute ne eltenas. La afero de la Civito superas mian racion kaj furiozigas min ĝis nekredeblaj ekstremoj. Do, certe, kiam mi raportis vian kritikon, daŭre mi estis ekscitita. Mi pardonpetas se mi estis malagrabla.

En ordo! Mi plene konsentas kun

bildo de jorge

jorge 50 semajnoj 2 tagoj 13 horoj 32 min ago

En ordo! Mi plene konsentas kun via komento en mia blogo: kiom da kapoj, tiom da chapoj kaj opinioj. Kaj nun mi solene promesas ke mi forlasas la diskuton pri la afero.

Se ĝi uzus kvar anstatŭ kvin

bildo de ombresaco

ombresaco 50 semajnoj 2 tagoj 11 horoj 17 sec ago

Se ĝi uzus kvar anstatŭ kvin erojn, ĝi estus simila al la logo de tejo aŭ al la de vindozo. De ĝi uzus nur tri, eble al la de ubunto aŭ la de la tujmesaĝilo msn.

Estas eĉ simila (nur strukture) al svastiko: nesimetriaj eroj unu post alia cirkle. (Ĉikaze kvin eroj anstataŭ kvar)

Tre trafaj kaj interesaj komparoj

bildo de jorge

jorge 50 semajnoj 2 tagoj 8 horoj 58 min ago

Tre trafaj kaj interesaj komparoj (tamen svastiko jam tirus nin al krucoj ghenerale, i.a. ankau al la komunisma kruco farita per rikoltilo kaj martelo). Espereble Mikrosofto ne procesos kontrau TEJO! ;-)

La svastiko antauxas la krucxon,

bildo de ombresaco

ombresaco 50 semajnoj 1 tago 20 horoj 35 min ago

La svastiko antauxas la krucxon, cxar la sv. estas hinda simbolo, kaj la krucxo estas krista. (Eble alia atauxa religio uzis la krucon kiel cxefa simbolo.

Eble vi konas tiu simbolon keltan, simila al svastiko sed kun 3 eroj. Se vi imagas iomete, povas simile al tekstujo en bild-rakonto (hispane: bocadillos en cómic) ordenita cirkle.

Pri la komunisma, mi ne rimarkis gxin antauxe, dankon.

La krista kruco evidente estas

bildo de jorge

jorge 50 semajnoj 1 tago 19 horoj 47 min ago

La krista kruco evidente estas alia afero, char ghi reprezentas materian krucon el ligno, nome horizontalan trabon sur vertikala fosto fiksita al la tero. Sed poste ghi ankau farighis nura simbolo (chefe kiam malaperas la krucumito), kaj tiam ghi iel eniris la serion de aliaj krucaj, krucecaj kaj stelecaj simboloj, kiel svastiko. En Tajvano abundas svastikoj, ofte por signi (budhisme) vegetarajn manghejojn; mi ne certas, sed shajnas al mi ke la budhisma hokokruco rotacias inverse ol tiu de la nazioj.

Cxi tiu (bedauxrinde hispanligve),

bildo de ombresaco

ombresaco 50 semajnoj 1 tago 17 horoj 49 min ago

Cxi tiu (bedauxrinde hispanligve), estas vera kopio:
http://www.zarqun.com/213/%c2%bfcasualidad-%c2%bfplagio-o-%c2%bfmucha-ca...

dume mi jam chesis suspekti pri

bildo de jorge

jorge 50 semajnoj 1 tago 11 horoj 26 min ago

dume mi jam chesis suspekti pri plagiato, konvikite de diversaj informoj el pluraj fontoj; se iun mi ghenis, mi pardonpetas, sed mi ne shatas bridi mian demandemon; plian similan stelon trovu che:

http://www.gardnerdesign.com/html/cid6.html

kiel vi faris por tro vi tiun stelon?

bildo de ombresaco

ombresaco 50 semajnoj 1 tago 9 horoj 29 min ago

kiel vi faris por tro vi tiun stelon? Amuze!

Vi ne ĝenis min, kaj mi supozas ke neniun, se la rezonado estas bonfarita kaj ne insultas.

Mi ricevis ghin de Guillem Sevilla

bildo de jorge

jorge 50 semajnoj 21 horoj 35 min 50 sec ago

Mi ricevis ghin de Guillem Sevilla mem, kiu cetere diris al mi ke li ne konis antaue la simbolon de Telemadrid, kion mi plene kredas (parenteze: mi abomenas la PPan Telemadridon, kaj PPn mem). Dume mi jam forigis la chi-teman eron el mia blogo:

www.jorgecice.blogspot.com

Cetere, mi supozas ke vi estas hispano, chu ne? Provu mian hispanlingvan blogon:

www.jorgesaturno.blogspot.com