Organizate de la Klubo por Svisaj Blankaj Ŝafhundoj okazos la Internacia Renkontiĝo de Esperantistaj Hundŝatantoj la 1an kaj 2an de septembro 2007, sur la Sportejo Kühne en urbo Mosonmagyaróvár.
Tranoktadi eblas po 3000 forintoj persone. Programoj sur la sportejo okazos ambaŭutage inter la matena 8a horo ĝis la posttagmeza 4a. Eniro estas senpaga por la registritaj partoprenantoj. La 1an de septembro posttagmeze spekteblos konkuro pri la simileco de hundoj kaj mastroj. Ekde la 16a horo en la proksima Hotelo Engler hundopsikologo Stefan Siman prelegos kun Esperantlingvaj surskriboj, poste raportos Julianna Dallos pri la bestotena kulturo en Hungario kaj pri la speciosavado, same kun Esperantaj surskriboj.
Partoprenkotizo por registritaj partoprenantoj estas rabatita. Vespere klubkunveno kun vespermanĝo en la restoracio de Hotelo Engler. Pliaj informoj sur la hejmpaĝo www.sfjk.kiallitas.try.hu aŭ pere de rekta retletero al julia@dallos.eu. Limdato por registriĝi estas la 29a de aŭgusto ĝis la 22a horo retletere ĉe julia@dallos.eu.
Legi »













Lastaj komentoj
14 horoj 50 min antaŭe
23 horoj 38 min antaŭe
1 tago 7 horoj antaŭe
1 tago 7 horoj antaŭe
2 tagoj 10 horoj antaŭe
2 tagoj 15 horoj antaŭe
2 tagoj 16 horoj antaŭe
1 semajno 2 tagoj antaŭe
1 semajno 2 tagoj antaŭe
1 semajno 3 tagoj antaŭe