10

Viet Nam News raportas aljughon de pacpremio al UEA-estro

bildo de mankso
El mankso Publikigita antaŭ 1 jaro 6 tagoj – Anoncita antaŭ 1 jaro 5 tagoj
Etikedoj:
http://vietnamnews.vnagency.com.vn

Vjetnama novajhagentejo VNS raportas hodiau pri jhusa aljugho de pac- k amikec-premio al baldau eksighanta UEA-estro d-ro Renato Corsetti. La premion ricevis Corsetti dum la ankorau kuranta Junulara Esperanto-Kongreso en Hanojo, laudire pro lia agado discirkuligi vjetnamajn Esperanto-materialojn dum la 60aj jaroj, kiam tiu lando luktis por gajni sian nacian liberighon kaj unuighon. Corsetti diris, ke Esperantistoj chirkau la mondo volonte subtenos Vjetnamion dum ghia disvolvigho kaj ekonomia integrigho en la mondan komunumon.

Legi »

EStus pli bone ke en la titolo

bildo de ombresaco

ombresaco 1 jaro 6 tagoj 13 horoj 51 min ago

EStus pli bone ke en la titolo (aux almenaux en la teksteto) diru ke la novajxo ne estas en esperanto. Ecx perfekte, aldoni tradukon. Sed la resumon suficxas. Bonan novajxon, mi pensas.

Dankon pro la komento. La raporto

bildo de mankso

mankso 1 jaro 6 tagoj 12 horoj 51 min ago

Dankon pro la komento. La raporto estas efektive tri-fraza resumo (preskau lauvorta traduko de la angla originalajho), de kiu mi ellasis nur kelketajn negravajn detaletojn. Vian uzon de la akuzativo en via komento mi aliflanke tute ne komprenas:
>Sed la resumon suficxas.
'resumo' estas subjekto de la verbo, ne rekta objekto.
>Bonan novajxon, mi pensas.
Vershajne elipse por - 'tio estas bona novajho', chu? Au chu estas alia pli inventema klarigo?! ;-)

Vi pravas pri la gramatikajxoj.

bildo de ombresaco

ombresaco 1 jaro 6 tagoj 12 horoj 20 min ago

Vi pravas pri la gramatikajxoj. Vi sciu ke mi neniam forgesas la akuzativo ;)