Vjetnama novajhagentejo VNS raportas hodiau pri jhusa aljugho de pac- k amikec-premio al baldau eksighanta UEA-estro d-ro Renato Corsetti. La premion ricevis Corsetti dum la ankorau kuranta Junulara Esperanto-Kongreso en Hanojo, laudire pro lia agado discirkuligi vjetnamajn Esperanto-materialojn dum la 60aj jaroj, kiam tiu lando luktis por gajni sian nacian liberighon kaj unuighon. Corsetti diris, ke Esperantistoj chirkau la mondo volonte subtenos Vjetnamion dum ghia disvolvigho kaj ekonomia integrigho en la mondan komunumon.
Legi »



EStus pli bone ke en la titolo
ombresaco 1 jaro 3 semajnoj 5 tagoj 21 horoj ago
EStus pli bone ke en la titolo (aŭ almenaŭ en la teksteto) diru ke la novajxo ne estas en esperanto. Eĉ perfekte, aldoni tradukon. Sed la resumon sufiĉas. Bonan novajxon, mi pensas.
Dankon pro la komento. La raporto
mankso 1 jaro 3 semajnoj 5 tagoj 20 horoj ago
Dankon pro la komento. La raporto estas efektive tri-fraza resumo (preskau lauvorta traduko de la angla originalajho), de kiu mi ellasis nur kelketajn negravajn detaletojn. Vian uzon de la akuzativo en via komento mi aliflanke tute ne komprenas:
>Sed la resumon sufiĉas.
'resumo' estas subjekto de la verbo, ne rekta objekto.
>Bonan novajxon, mi pensas.
Vershajne elipse por - 'tio estas bona novajho', chu? Au chu estas alia pli inventema klarigo?! ;-)
Vi pravas pri la gramatikajxoj.
ombresaco 1 jaro 3 semajnoj 5 tagoj 20 horoj ago
Vi pravas pri la gramatikajxoj. Vi sciu ke mi neniam forgesas la akuzativo ;)