Estas inter 6000 kaj 7000 lingvoj en la mondo - parolataj de ses miliardoj da homoj dise en 189 sendependaj ŝtatoj. Estas proksimume 225 indiĝenaj lingvoj en Eŭropo - tio estas 3 % de la tutmonda sumo. La plimulto de la lingvoj de la mondo estas parolataj en Azio, Barato, Afriko kaj Sudameriko. Multaj eŭropanoj pensas, ke la plej granda parto de homoj parolas nur unu lingvon, sed, fakte almenaŭ duono de la monda loĝantaro estas dulingva au plurilingva, tio signifas, ke ili parolas du au pli da lingvoj.
Legi »



-Neniu lingvo estas en si mem
ombresaco 49 semajnoj 6 tagoj 20 horoj 34 min ago
-Neniu lingvo estas en si mem pli malfacila ol iu ajn alia – fakte ĉiuj infanoj lernas sian denaskan lingvon en la sama natura maniero kaj kun egala facileco.
Mi ne memoras kie, sed mi legis ke la geĉinanoj lernas paroli antaŭ ol la eŭropanoj, percipe ĉar la "tonaj" sonoj de la lingvoj kiel la ĉina estas pli faclie por nefaka cerbo.
Sed, ĉiokaze, dankon ladislao, pro tiu interesa ligilo.
Ankaŭ, ekzistas lingvoj kun granda facileco por kunmeti vortojn (esperanto, germana, angla...) kaj aliaj kiuj "pli ŝatas" tute novajn vortojn (hispana, ekz.)
Hm! Surprizus min, ke ĉinoj lernus
sam 49 semajnoj 6 tagoj 6 horoj 6 min ago
Hm! Surprizus min, ke ĉinoj lernus pli rapide sian lingvon ol alilingvanoj (kvankam ŝajne pri tonoj okupiĝas alia cerbohemisfero kaj eble ekzistas bazo por esploro). Fakte, se tio estus vera, ĝi kontraŭdirus ĝuste vian unuan aserton, pri kiu mi plene konsentas. Cetere, tonlingvoj estas multaj, i.a. en Azio kaj Afriko (kaj ankaŭ en Eŭropo).
amiko sam, la unua aserto ne estas
ombresaco 49 semajnoj 6 tagoj 4 horoj 36 min ago
amiko sam, la unua aserto ne estas mia, sed aperas en la ĉefa artikolo.
Aliflanke, kiu eŭropa lingvo estas tona?
dankon!
Pardonu la malfruan respondon.
sam 44 semajnoj 14 horoj 9 min ago
Pardonu la malfruan respondon. Mi nun konsultas lingvoatlason (World Atlas of Languages Structures, Oxford University Press) kaj ekmemoris pri via demando. Ĝi donas tri eŭropajn lingvojn: la norvegan, la latvan kaj la rutulan (el Dagestano). Tamen tiu enciklopdio ne pritraktas ĉiujn lingvojn: eblus aldoni ankaŭ la serbokroatan, la slovenan kaj la svedan (kaj verŝajne pli).
Estas tamen du tipoj de ton-lingvoj: tiuj kun simpla ton-sistemo (aŭ ton-akcento) kaj tiuj kompleksa ton-sistemo. En la unua tipo, nur la akcenta silabo de vorto havas tonon (kiu ja povas esti vortdistinga), dum en la dua ĉiuj silaboj havas tonon. La tonaj eŭropaj lingvoj estas nur de la simpla tipo.