Barcelona TV elsendas ĉiun semajnfinon kurtajn televidajn informilojn en diversaj lingvoj kaj dialektoj. Unu semajnon estas araba. itala, dana, mandinga, franca, okcitana (lengadoka), amaziga (rifa), japana, norvega kaj rumana. Alian semajnon ĉina, portugala, finna, urdua, germana, okcitana (gaskona), amaziga (atlasa), rusa, sveda kaj pola.
Kiuj ne kaptas la elsendojn de Barcelona TV povas vidi rekte la programojn el la retejo de Barcelona TV (www.barcelonatv.cat), kaj ekde nun ankaŭ en tiu ĉi nova retejo de la retĵurnalo "Diari de Barcelona".
Lingvemuloj ek' al ĝu'!
Legi »



Kia bona ekzemplo de monda frateco
joan 51 semajnoj 1 tago 7 horoj 39 min ago
Kia bona ekzemplo de monda frateco oferas Barcelona TV!!! Nekredeble ke la katalunoj tiel estas kaj volas disvastigi ĉiujn lingvojn!
Kaj vi, kara Farri, aperas tre bela! ;-) Vivu la okcitana lingvo!!!
Monda frateco! Kara spageto-monstro,
pep 51 semajnoj 7 horoj 53 min 18 sec ago
Monda frateco! Kara spageto-monstro, vi parolas kiel la kadukuloj de mia espoklubejo...
Kaj ĉiuokaze, bedaŭrinde, katalunoj -same kiel ĉiu aliaj etnoj- ne estas aparte anĝelaj kaj ne kuras disvastigi ĉiujn lingvojn. La vasta plimulto tute fajfas pri la afero, eĉ se verŝajne estas pli da homoj agantaj kontraŭ lingva subpremado ol en aliaj lokoj (kaj mem klopodas ne subpremi aliajn).
Aliflanke, mi riskas rekomendeti mian privatan, ne tre zorgitan, privatan filmet-kolekton en youtube: http://youtube.com/user/peppou
Pep, kial vi nomigas min "spageto-monstro"?
joan 51 semajnoj 25 min 23 sec ago
Pep, kial vi nomigas min "spageto-monstro"?
La spaget-monstro estas Dio:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Fluganta_Spagetmonstro
Bonege! Mi jam povos aŭskulti
kafeina 50 semajnoj 5 tagoj 18 horoj 56 min ago
Bonege! Mi jam povos aŭskulti la prononco de interesajn lingvojn pere de tiu ĉi TTT-ejo!
Dankon Farri!
Anna.
bonege karaj!
omabutner 50 semajnoj 5 tagoj 2 horoj 30 min ago
bonege karaj!