Anglalingva artikolo de Sabine Fiedler aperinta en 2006 en International journal of the sociology of language pri la lingvoevoluo de esperanto. Estas longa prezento pri planlingvoj kaj specife pri esperanto por neesperantistoj, kaj eblus pli enprofundiĝi pri aspektoj de la lingvoevoluo, tamen la artikolo estas ja interesa.
Verŝajne temas pri liko en la TTT-ejo kaj ne eblus senpage atingi la artikolon. Fakte, se oni ŝanĝas la numeron de la artikolo en la retadreso (005), eblas elŝuti aliajn erojn de la sama revuo (ekz. sufiĉe multaj artikoloj pri lingvafrankaoj, sociolingvistiko de la albana kaj lingvaj komunumoj en Bulgario).
Legi »



Stulta demando: Cxu cxiuj povas
ombresaco 1 jaro 5 semajnoj 3 tagoj 9 horoj ago
Stulta demando:
Ĉu ĉiuj povas vidi la artikolon aŭ estas nur mi?
Ŝajnas la homoj klakas la novaĵon nur ĉar ĝia enhavo estas pri esperanto.
Prave... mi vidas: An error occurred
joan 1 jaro 5 semajnoj 2 tagoj 7 horoj ago
Prave... mi vidas: An error occurred setting your user cookie
Do, bedaŭrinde ankaŭ mi legas nenion.
Ankaux mi vidas gxin... la samon
jinglada 1 jaro 5 semajnoj 1 tago 4 horoj ago
Ankaŭ mi vidas ĝin... la samon kiel joan
Vi povas legi nur la resumon de
Simono 1 jaro 4 semajnoj 4 tagoj 21 horoj ago
Vi povas legi nur la resumon de la artikolo... la plena raporto kostas 27 USD. Por preterpasi la kuketo-problemon ("An error occurred setting your user cookie"), en aparta fenestro malfermu adreson "http://www.atypon-link.com", kaj tiam alklaku la ligilon de klaku.net. Tio funkciis por mi, uzante Operaon. Tamen, ĝi apenaŭ valoris la penon!