Julio Gómez - la unika ĉiĉerono en Limo

Publikigita de Stano Belov la Ven, 05/27/2016 - 17:48
Se iam vi sukcesos viziti Limon, nepre kontaktu Julio Enrique Zevallos Gómez - la plej erudician esperanto-ĉiĉeronon iam renkontitan de mi. Duontaga promenado kun tiu ĉi inteligenta kaj brile edukita homo anstataŭas legadon de pluraj libroj pri Limo kaj Peruo ĝenerale, aparte se temas pri ties kulturo kaj historio.

108 japanoj rakontas pri kialoj por plu restadi en Ĉinio (III)

Publikigita de El Popola Ĉinio la Mar, 05/24/2016 - 04:34
Sado Tomako estas japana fotistino. Ŝi vivis en Ĉinio ĉirkaŭ 10 jarojn. En septembro de 2012 la Ĝenerala Konsulejo de Japanio en Ŝanhajo anoncis, ke kelkaj japanoj estis batitaj en iu restoracio, dume japanaj amaskomunikiloj senĉese dissendis novaĵojn pri tio, ke en Ĉinio ade okazas kontraŭjapanaj manifestacioj kaj estas atakitaj vendejoj de japanaj produktaĵoj kaj aŭtoj produktitaj de Japanio.

Miraflores - la parada fasado de Limo

Publikigita de Stano Belov la Mar, 05/24/2016 - 02:54
Finfine mi atingis la celon – mi troviĝis en flughaveno de la perua ĉefurbo. Do restis solvi la lastan problemon – trovi kontantan monon por pagi taksion. Kompreneble mi ne havis eĉ unu novsunon, same kiel dolarojn. Do la sola espero estis trovi konvenan bankmaŝinon. Feliĉe tio okazis, ĝi senprobleme eldonis al mi kelkcent novsunojn, do mi ekrapidis surstraten.

Ĉu en la lernado nenio nova?

Publikigita de El Popola Ĉinio la Dim, 05/22/2016 - 23:53
Unu el la temoj, al kiuj mi ŝatas konstante revenadi en tiu ĉi rubriko, estas la vivo de katino Povrina. Alia amata kateto ... ne, ĉevaleto estas la lernado de la ĉina lingvo. Pasis pluraj monatoj post la apero de mia plej lasta pria verkaĵo, nun estus jam tempo por verki novan. Sed mi sentas malfacilaĵon ion elverki. Ĝis nun la lernado, malgraŭ miaj ŝajnaj ĝemoj kaj plendoj pri la malfacileco de la lingvo, progresis relative glate. Ĉu eble nun mi trafas ian sakstraton kaj tial ne povas facile verki pri tiu ĉi temo?

Islamo en Pekino -- Homoj, faktoj kaj inspir-fontoj (II)

Publikigita de El Popola Ĉinio la Dim, 05/22/2016 - 15:39
Dum multaj kaj longaj vojaĝoj tra landoj en kiuj islamo estas ĉiutaga realo, mi komencis interesiĝi pri religio, kulturo kaj pensmaniero profundaj kaj ĉarmaj. En urboj kaj vilaĝoj de Rusio, Turkio, Bosnio kaj Indonezio mi admiradis minaretojn lignajn kaj ŝtonajn, modernajn kaj antikvajn, kiel tiuj belegaj de Mezopotamio (la arabaj kaj kurdaj loĝantaj ankoraǔ hodiaǔ nomas tiel la regionon inter Turkio, Sirio kaj Irako), “halal” restoracioj kun orientaj dancistinoj, homojn en tradiciaj kostumoj, kies ĝentileco kaj saĝeco estas la plej karaj memoraĵoj de miaj ekskursoj tra la mondo...

Pekino, verda urbo

Publikigita de El Popola Ĉinio la Ven, 05/20/2016 - 08:47
Pekino estas urbego dinamika, ĉiam malsama, tage kaj nokte aktiva. Ĝi estas antikva, moderna kaj futurisma, alloga celloko por homoj el la tuta mondo por vivi, lerni, labori kaj turismi. Kiel en Romo, mia amata belega naskiĝurbo, oni neniam enuiĝas en Pekino, sed fojfoje la grandeco de la urbo kaj ĝiaj trafiko kaj rapida viv-stilo ĝenas la trankvilecon de la animo. Bonŝance preskaǔ ĉie en la ĉefurbo estas verdaj oazoj, en kiuj, kiel post vojaĝo tra la tempo, oni sin trovas en mirindaj lokoj for de ĉiaj ĝenoj: temas pri mult-nombraj parkoj de Pekino, kiuj fakte post miaj malgrandega sed komforta loĝejo kaj oficejo estas mia alia hejmo, kie mi legas kaj studas esperantajn klasikaĵojn...

Novigado kaj negoco en la kafejoj de Pekino

Publikigita de El Popola Ĉinio la Dim, 05/15/2016 - 01:13
Ĉiam fascinis min la kafejo, kiu dum historio de nia epoko estis tiu loko, kie homoj renkontiĝis por diskuti kaj decidi pri ĉiutagaj aǔ aparte gravaj aferoj, por skribi belegan muzikon aǔ verki memorindaĵojn. Ofte en la eǔropaj landoj la kafejoj estis kaj foje ankoraǔ estas la pulsanta koro de la urboj: artistoj, revoluciuloj, politikistoj, verkistoj kaj pensuloj elektis sian plej ŝatatan kafejon, kie ili sekvis sian propran destinon...

Aŭdvide: Akairo

Publikigita de Aŭdvide la ĵaŭ, 05/12/2016 - 00:40
"Akairo" (1980) – bele filmita historio laŭ japanaj fabeloj.

Grandaj 3-dimensiaj "bildoj" en rizkampo en Shenyang, Ĉinio

Publikigita de El Popola Ĉinio la Mar, 05/10/2016 - 08:32
La 1-an de julio estis publikigitaj en Shenyang, urbo en nordorienta Ĉinio, grandaj 3-dimensiaj "bildoj" en rizkampo kun la areo de ĉ. 45 hektaroj. Laborantoj pritondis la altecon de la riz-plantoj por fari 3-dimensiajn bildojn, kiuj altiris al si multajn vizitantojn.

Bonan Apetiton estas retejo por vegetaraj kaj veganaj receptoj en Esperanto.

Publikigita de joan la Lun, 05/09/2016 - 05:25
Ĝi nun enhavas 11 receptojn. Vi povas esplori la receptojn laŭ diversaj kriterioj: ingrediencoj, kategorioj, veganaj receptoj, video-receptoj…

Biciklado en Ĉinio

Publikigita de El Popola Ĉinio la Ven, 05/06/2016 - 10:37
...Tiam, torentaj fluoj de biciklantoj kiuj iras al kaj revenas de laborejoj igis Ĉinion "la lando de bicikloj" en la okuloj de eksterlandanoj...

Ensemblo «Igor Moisejev». Nin gratulas Rusio

Publikigita de Aŭdvide la Mer, 05/04/2016 - 00:20
Plu daŭras tradicio prezenti folkloran arton en projekto «Aŭdvide». Hodiaŭ oni povas spekti mondekonatan ensemblon «Igor Moisejev» kune kun ĝiaj kolegoj el diversaj lokoj de Rusio.

Inaŭguriĝis en Pekino la 4-a Internacia Ekspozicio de Vino

Publikigita de El Popola Ĉinio la Lun, 05/02/2016 - 11:32
De la 4-a ĝis la 6-a de junio okazas en la Nacia Kunvena Centro en Pekino Unuaklasa Vino '2013 -- la 4-a Internacia Ekspozicio de Vino. Ĉeestis la ekspozicion pli ol 5 mil vin-markoj el 25 landoj kaj regionoj, inkluzive de Ĉinio, Francio, Hispanio, Italio, Germanio, Nederlando, Usono, Kanado, Argentino kaj Portugalio.

Kvarokula fiŝo trovita en profunda maro

Publikigita de El Popola Ĉinio la Lun, 05/02/2016 - 07:44
La 24an de marto la brita ĵurnalo "La Spegulo" raportis, ke sciencistoj en la Anatomio-Instituto sub la Tubingen-Universitato, Germanio, trovis kvar-okulan 18-centimetran fiŝon je mil metroj sub la maro Tasman, Nov-Zelando.