Skiza superrigardo de ruslingvaj blogoj pri la dimanĉaj eventoj en Kosovo:
"Kiam post kelkaj jaroj komenciĝos la Granda Tohuvabohuo, kaj ĉiuj ekdemandos stultajn demandojn «Ĉu estis la punkto de nereveno? Ĉu estis la tago, kiam eblis ĉion haltigi?» — jen kiam ni rememors tiun ĉi tagon." La notico enhavas videfragmenton.
Read »







Kosovo, monda lando.
joan 2 years 4 semajnoj 2 tagoj 21 horoj ago
Do... dum la tuta historio aperis kaj malaperis landoj, la militoj kontruis la nunajn mapojn de Eŭropo, Ameriko, Azio, Oceanio kaj Afriko... do se Kosovo sendependiĝas aŭ ne, ne estas novaĵo, ĉu?
Nur Kosovo havas la rajton por decidi. La povo, por la popolo.
Vi skribas: "Nur Kosovo
Slavik 2 years 4 semajnoj 2 tagoj 7 horoj ago
Vi skribas: "Nur Kosovo havas la rajton por decidi".
Ĉu vi opinias same pri Abĥazio, Sud-Osetio, Ĉednestrio kaj Tamil-Ilamo? Ĉu Usono samopinias? Fakte, "libera sendependiĝado" estas danĝera por la nuntempa, finfine iom stabila, monda sistemo.
kial?
joevinilo 2 years 4 semajnoj 2 tagoj 6 horoj ago
Slavik... kial estas danĝera? Donu argumentojn, bv.
Kontraux la dangxero, mezuroj!
joan 2 years 4 semajnoj 2 tagoj 6 horoj ago
Se la danĝero estas la milito, ni ne konstruu armeojn.
Se la danĝero estas la pafiloj, ni detruu la armilojn.
Kiam bona okazaĵo sukcezas, tuj aperas ekskuzojn kaj kontraŭ-argumentojn por enmeti timon ene de la societo.
La libereco estas la plej alta fako dezirata de ĉiu homo kaj ĉiu popolo.
Mi deziras la sendependecon de ĉiuj popoloj en la mondo. Mi deziras la sendependecon de ĉiuj prizonuloj viktimoj en la mondo. Alia mondo eblas!