El "Global Voices Online," tre interesa anglalingva (mi bedaŭras!) artikolo pri uzo de l' interret' en Ĉinio. Ŝajnas ke la registaro devigos uzantojn de la plej grandaj retportaloj duonhore vidi karikaturajn policistojn. La karikaturaj policistoj avertos uzantojn ne viziti "malbonajn" Teksaĵejojn.
Legi »



Kion vi opinias pri traduko de
denizo 1 jaro 12 semajnoj 6 tagoj 22 horoj ago
Kion vi opinias pri traduko de titoloj en esperanto?
Ĉu estas problemo kun alilingvaj titoloj?
Vi pravas! Mi riparis ĝin, dankon!
frimmin 1 jaro 12 semajnoj 6 tagoj 13 horoj ago
Vi pravas! Mi riparis ĝin, dankon!
Ni ne devas permesi la CENZURON
joan 1 jaro 12 semajnoj 6 tagoj 12 horoj ago
Ni ne devas permesi la CENZURON sur la interreto.
Ĉu Ĉinio volas partopreni en la interreto? Do ili devas AKCEPTI la filozofion de la ilo... sed ili volas malpermesi kelkajn paĝojn.... kaj tio iras kontraŭ la libereco de la reto.
Laŭ mi, la demokrataj landoj devus nun fari energian anoncon kontraŭ la cenzuro de Ĉinio kaj minaci al ili dirante: Aŭ Ĉinio ŝanĝas ilian pensmanieron aŭ ni tranĉos la servilojn por ke ili ne havu reton.
Aŭtoritatismon kontraŭ la aŭtoritaristoj.