12

Ĉu fiera esti hispano?

http://farri.nireblog.com

Mi ne fieras esti hispano. Fakte mi tute ne sentas min hispano. Mi ekzistas preter la ŝtatoj kaj la politikaj interesoj, kaj mian lokigon en la homaron donas al mi mia denaska lingvo kaj kulturo. Mi estas kataluno, mi sentas min kataluno. Sed pri tio mi nek fieras nek malfieras. Esti kataluno estas tute hazarda afero. Hazardo estigis min iuloke kaj iufamilie.

Legi »
bildo de farri
Sendita de farri Publikigita antaŭ 38 semajnoj 7 horoj – Anoncita antaŭ 37 semajnoj 3 tagoj
Kategorio: politiko kaj filozofio   Etikedoj:

Mi kunsentas kun vi, amiko farri,

bildo de ombresaco

ombresaco 37 semajnoj 4 tagoj 9 horoj 31 min ago

Mi kunsentas kun vi, amiko farri, pri aferoj kiel "Sed pri tio mi nek fieras nek malfieras. Esti kataluno estas tute hazarda afero. Hazardo estigis min iuloke kaj iufamilie." kaj poste ke oni devas fieri nur pri propran sukceson (aŭ malsukceson, sed almenaŭ meritaĵoj, ne hazardaĵoj). Tamen mi ne estas kataluno.

Sed vi kontraŭdiras vin mem, kiam vi diras "Mi estas kataluno, mi sentas min kataluno". Estas tiom inteligenta/stulta senti sin kataluno, hispano, eŭropano.

Mi skribos ion kion mi legis, sed ne memoras kie:
-Se mi devus elekti inter mi kaj mia familio, sendube mi elektos mia familion, ĉar ĝi estas pli granda afero ol nun unu persono.
-Se mi devus elekti inter mia familio kaj mia vilaĝo, mi elektos la vilaĝon.
... Kaj tiel plu

Alimaniere:
-Kiam mi estis infano, mi luktis kontraŭ la aliaj infanoj kiu estis en alia strato, poste, kontraŭ la infanoj de alia kvartalo, poste, kontraŭ la knaboj de alia vilaĝo, poste, kontraŭ la de alia provinco, ktp... oni scias kiam haltigas kreski kaj maturi.

Mi nenie vidas la kontraŭstaron.

bildo de farri

farri 37 semajnoj 3 tagoj 19 horoj 46 min ago

Mi nenie vidas la kontraŭstaron. Nenie mi diras ke mi fieras pri iu ajn hazarda denaska lingvo, tutsimple mia kulturo estas tiu, kaj tio ĝi estas kaj tiel mi sentas.

Pardonu, farri, se mi misesprimus. Mi

bildo de ombresaco

ombresaco 37 semajnoj 3 tagoj 19 horoj 5 min ago

Pardonu, farri, se mi misesprimus.
Mi volis diri, ke oni povas senti sin kataluno sed ne hispano, kaj tiu nuntempe estas bona afero, sed aliflanke, estas dekstrulo.

Historie, Katalunio ne estas nek pli nek malpli hipana ol Kastilio (nek Portugalio) (ni memoru ke la koncepto nacio-sxtato naciis en Hispanio post Filipo la 5a).

Kaj, se oni volas pensi pri Hispanio ne historie, sed kiel nuntempa sxtato, Katalunio estas samhispana ol kastilio (cxikaze ne Portugalio).

Do, pensi pri si mem kiel kataluno sed ne hispano, oni pravigas tiujn kiuj diras ke Hispanio=Kastilio.

PS: Notu ke mi diris nenion pri mi mem.

Vi prave asertas ke la vorto "Hispanio"

bildo de farri

farri 37 semajnoj 3 tagoj 15 horoj 26 min ago

Vi prave asertas ke la vorto "Hispanio" nomis geografian akcidenton (dunoninsulon) kaj ekde la absolutismo ĝi transformiĝis al politika koncepto, al ŝtato. Mi ekzistas preter la ŝtatoj.

Mi dubas ke homoj havu komunuman senton rilate al geografio, mi dubas ke iu ajn sentu sin balearo, skandivano aŭ peloponesano. Ĉiukaze mi pensas ke, samkiel mi, plimulto el homoj el tiu ĉi planedo sentas sin membroj de iu ajn lingva, kultura aŭ simple homa komunumo.

Alveni al konkludo ke mi estas dekstrulo pro tio ke mi ne konsideras ke en la prahistorio Hispanio estis geografia koncepto, estas demagogio. Despli se mia komunuma sento estas kultura kaj ne geografia.

Krome, ĉiu loĝanto el kiu ambaŭ flankoj de la Pireneoj klarigos al vi ke homaj kulturoj transiras la geografiajn limojn. Ne nur estas katalunoj kaj eŭskoj en ambaŭ flankoj de la Pireneoj (t.e. en kaj ekster Hispanio, geografie kaj politike) sed ankaŭ la kulturoj aragona kaj gaskona havas amason da komunaj trajtoj.

Mi daŭre sentas min miskomprenata, aŭ eble estas mi la miskomprenulo. Permesu al mi esti sincera, mi kredas ke sennaciisma paranojo videbligas naciismon kie ĝi ne okazas.

Mi tutsimple klarigas kion mi sentas.

Kaj mi estas iomete laca ĉiam pravigi konstante mian senton pro tio ke mia kulturo ne havas ŝtaton. Se mi estus portugalo neniu pridiskutus mian nehispanan senton. Kaj tamen, laŭ mi, ŝtato ne estas la solvo, sed eĉ plej progresemuloj kaj komprenemaj homoj enpuŝas al senŝtataj kulturanoj depostuli propran por plena rajtigo.

Se esti hispano estas festumi ĉiujn

bildo de joan

joan 37 semajnoj 3 tagoj 10 horoj 3 min ago

Se esti hispano estas festumi ĉiujn iberiajn kulturojn, mi estas, se nur estas propagandi la kastilian identecon MI NE ESTAS.

Se esti hispano estas ĝui la diversecon kaj popolajn muzikojn la 12-oktobro, mi estas. Se nur estas montrado da militistoj, da povo, da armiloj kaj da reĝoj kiujn mi ne balotis MI NE ESTAS.

Se esti hispano estas defendi la kulturojn iberiajn en aliaj landoj, mi estas, se estas ataki la kataluna kulturon en Frankfurto MI NE ESTAS.

Se esti hispano estas ami la liberecon, la federaciojn kaj la kontraŭfaŝismo, mi estas, se nur estas la senargumenta defendo de Franko, de la eklezio kaj de la Johano Karlo la Unua de Borbono, MI NE ESTAS.

Se esti hispano estas paroli mian lingvon en Madrido, Galegio aŭ Eŭskio, mi estas, se nur oni povas paroli ĉie la kastilianan MI NE ESTAS.

Se esti hispano estas homo kiu defendas sian teron, mi estas, se nur estas homo kiu konstruegas domojn por turismojn tra la plaĝo de Vinaròs a Torrevella MI NE ESTAS.

Se esti hispano estas ami al hispanaj civitanoj, mi estas, se nur estas ataki la aliuloj pro la malsamaĵoj (akvo, lingvo, kulturo, pensmaniero, historio, ...) MI NE ESTAS.

La andaluzoj defendas sian identecon,

bildo de dipcas

dipcas 37 semajnoj 3 tagoj 9 horoj 43 min ago

La andaluzoj defendas sian identecon, la galegoj defendas sian historion, la katalunoj defendas sian kulturon, la eŭskoj defendas sian lokon en la mondo, la kastilianoj defendas siajn tradiciojn...

Tamen, la hispanistoj intencas, tagon post tagon, ke ĉiuj sentu kiel hispana vole-nevole ĉar ili volas, kaj fina puntko.

Hispaniismo estas faŝismo.

Lastaj komentoj

Ligiloj