8

Antaŭ ol fajfi pri ĉio... ni ekagu!!

bildo de joan
El joan Publikigita antaŭ 1 jaro 5 semajnoj – Anoncita antaŭ 1 jaro 4 semajnoj
Etikedoj:
http://barcelona.indymedia.org

Agosemajno por la defendo la teritorion kaj kontraŭ la spekulado (14an-20an de majo) He!, ĉu vi ne konstatis? Ĉio estas granda fuŝo!

Legi »

Kial kontraux spekulado? La problemo

bildo de Urso

Urso 1 jaro 4 semajnoj 6 tagoj 2 horoj ago

Kial kontraŭ spekulado? La problemo estas koruptado
(privilegia informo, subaĉetoj, homkreitaj incendioj). Fakte, spekulado estas grava elemento en merkatoj. Ĝi stimulas la mendojn vigligante sektoron en kriza situacio kaj moderas la prezojn kiam tiuj tro altas. Se vi havas monon neniu alia homo rajtas postuli kion vi devas aĉeti, kion vendi kaj por kio. Se tio okazus vi prave prenus vian kapitalon kaj foriros al plej 'verdaj kampoj'.

Kaj la afero de la ne-uzitaj loĝejoj estos solvebla kiam la leĝo sufiĉe protektos posedantojn. Tiel la luado ankaŭ estus malpli kosta, kio multe helpus malpli riĉajn homojn.

Danke al kelkaj institucioj kaj

bildo de joan

joan 1 jaro 4 semajnoj 6 tagoj 1 horo ago

Danke al kelkaj institucioj kaj organismoj, la grandaj enterprenoj (REPSOL, COCACOLA, MCDONALDS, MICROSOFT, VIRGIN...) ne posedas ĉion ĉar ekzistas regulojn kaj leĝojn por defendi la rajtojn de la civitanoj.

La spekulado ĉiam donas pli da interesoj al la riĉuloj, kaj se ni permesas ĉion kaj ne regulas la 'kapitalisman merkaton' iom pos iom ni vidos kiel la riĉuloj iĝas pli kaj pli riĉaj kaj, male, la malriĉuloj pli kaj pli malriĉaj.

Ne jesi tion estas granda eraro.
En la KatalunLandaro, pro tio ke ni havas multegajn turismajn urbojn, ni suferas la spekuladon kaj tagon post tagon ni vidas ke la publikaj parkoj, subite, estas privataj apartamentoj por angloj aŭ hispanoj aŭ germanoj. Kaj ni, la civitanoj, perdas teritorion.... sed vi pravas, la merkato gajnas. Kio vi estas, ĉu merkato aŭ ĉu civitano? :-)

IKEA spekulas kun la prezo de la

bildo de omabutner

omabutner 1 jaro 4 semajnoj 5 tagoj 6 horoj ago

IKEA spekulas kun la prezo de la produktoj en Ĉinio. Ĉu IKEA estas bona por la merkato?

NIKE spekulas kun la prezo de la produktoj en Koreio. Ĉu NIKE estas bona por la societo?

Jes, tio estas bona :D Ikea kaj

bildo de Urso

Urso 1 jaro 4 semajnoj 5 tagoj 4 horoj ago

Jes, tio estas bona :D Ikea kaj Nike kontribuas krei laborpostenojn kie estas pli necesaj. Se ni ĉesus aĉeti varojn el malriĉaj landoj ni kondamnus milionojn da homoj kaj definitive ruinigus ties ekonomion. Ne karitato, sed libera komerco kaj privata propieto estas la solvo.

Mi estas civitano enmerkatigita

bildo de Urso

Urso 1 jaro 4 semajnoj 5 tagoj 4 horoj ago

Mi estas civitano enmerkatigita :D
Nu, serioze jam Karlo Marx prognozis la ruiniĝon de la laborista klaso, kaj vi scias kio okazis poste.

Se riĉuloj fariĝas pli riĉaj tio ne estas problemo krom la envio de kelkaj. Fakte, estas riĉuloj kiuj pagas pli da impostoj kaj kiuj pli investas en novaj negocoj.

Ni forigu ne la riĉecon sed la mizeron.

Estas malsamaj diskutoj, mi pensas. Unu

bildo de ombresaco

ombresaco 1 jaro 4 semajnoj 5 tagoj 4 horoj ago

Estas malsamaj diskutoj, mi pensas.

Unu afero estas ĉu la spekulado estas bona aŭ ne. La alia ĉu oni devus spekuli per ajxoj tute necesaj, ekz, domoj.