15

Corsetti defendas la ĉinan okupacion de Tibeto

http://liberafolio.org

Deklarado de Corsetti pri la cxina okupado de Tibeto.

Legebla ankaux en http://www.esperantio.net/index.php?id=375

Legi »
bildo de ombresaco
Sendita de ombresaco Publikigita antaŭ 48 semajnoj 4 tagoj – Anoncita antaŭ 48 semajnoj 4 tagoj
Kategorio: politiko kaj filozofio   Etikedoj:

Cxu vere?

bildo de omabutner

omabutner 48 semajnoj 4 tagoj 14 horoj 59 min ago

Cxu vere?

Estas opinio tiel valida kiel ĉiu

gufulo 48 semajnoj 4 tagoj 12 horoj 49 min ago

Estas opinio tiel valida kiel ĉiu ajn (eĉ se oni ne tute konsentas ĝin).

Eble estas opinio tiel valida kiel

bildo de ombresaco

ombresaco 48 semajnoj 4 tagoj 10 horoj 30 min ago

Eble estas opinio tiel valida kiel ĉiu ajn, sendube, sed kiam oni havas postenon, ĝi estas ankaŭ respondeco, kaj oni devus valori, ĉu kion oni diras (almenaŭ publike) estas bona aŭ malbona por la homoj kiuj oni reprezentas.

Por la hispanoj, memoru kiel Aznar diris senfortune pri la vino kaj aŭtumi, kaj tiam li eĉ ne estis prezidento.

PS: Mi ne volas kompari Corsetti kun Aznar, nur du senfortunaj deklaradoj.

Renato Corsetti: Mi subtenas eksportadon

Peeter 48 semajnoj 4 tagoj 9 horoj 34 min ago

Renato Corsetti: Mi subtenas eksportadon de socialismo en ĉiuj ĝiaj formoj.

Socialismo en formo de komunista diktaturo estas krimo kontrau homaro (Stalina Sovetio, Pol-Pota Kampucxio k.a.) kaj cxiu kiu delkaras subtenon al tio estas ankau mem krimulo (almenau el morala vitpunkto).

La kapitalismo ANKAŬ estas monda

bildo de joan

joan 48 semajnoj 4 tagoj 7 horoj 55 min ago

La kapitalismo ANKAŬ estas monda diktaturo... aŭ ĉu vi povas ne "ludi en la sistemo"?

Ĉu vidas normale ke personoj kiuj neniam parolis povas pensi same? Tio estas la fakto de la monda diktaturo ke ni vivas.

La komunismo sovieta ne estis demokrata socialismo. Tamen, ĉu vi kredas ke ĝi ne povas ekzisti? Hodiaŭ ni havas ingenierojn, bonajn teknikistojn, komputilojn... ni jam NE bezonas la politikistojn. La modernaj societoj DEVUS kredi la DEMOKRATION 2.0

Jes, la homaro nur kredas kion

bildo de dipcas

dipcas 48 semajnoj 4 tagoj 5 horoj 3 min ago

Jes, la homaro nur kredas kion la politik-prezidantoj kaj la amaskomunikiloj diras.

Mi subtenus eksportadon de socialISTOJ...

Viliam 37 semajnoj 5 tagoj 3 horoj 43 min ago

Mi subtenus eksportadon de socialISTOJ... ie for, por ke la aliaj povu vivi libere.

Mi ripetos kion mi komentis jam

bildo de farri

farri 37 semajnoj 5 tagoj 3 horoj 22 min ago

Mi ripetos kion mi komentis jam en la aperinta artikolo en Libera Folio, nur aldone ke, la utilo de tiu artikolo celis nur plenigi Heroldon je artikoloj kontraŭ Corsetti kaj ataki UEAn. Nu, la prezidanto ŝanĝiĝis, ne plu indas diskonigi personan opinion kvazaŭ novaĵon.

Sed, kie diable troviĝas la novaĵo?

Mi konsideras la opinion de S-ro Corsetti kiel persona opinio, tute respektenda kvankam diskutebla. Fakte, mi tute ne kapablas vidi en tiu ĉi redaktaĵo la novaĵon. Ĉu kies ajn opinio pri kiu ajn temo povas fariĝi ĉefartikolo de Libera Folio? Ĉu ies ajn opinio estas novaĵo?

Tion dirite, mi volas tamen danki la novaĵon ĉar pri tiu temo mi ankoraŭ dubas kaj ne havas sufiĉan informon por krei mian propran vidpunkton. Unuflanke mi tute ne povas subteni ŝtaton kiel Tibeto estis, kaj verŝajne oni denove volas estigi ĝin tiel, t.e. lando kie religio kaj superstiĉoj kontrolas ĉies vivon. Aliflanke mi ankaŭ ne subtenas militan okupadon. Entute, post kompari multajn vidpunktojn kaj faktojn, daŭre konsideras dubinda la okcidenta propagandado favore al libera Tibeto kaj al sia spiritestro. Same oni pletas pro liberaj Kosovo aŭ Montenegro dum oni daŭre prifajfas multnombran kvanton da popoloj sen ŝtato, eĉ en okcidento mem. Ankaŭ la ĉinan reĝimon mi tute ne ŝatas. Nu...

Lastaj komentoj

Ligiloj