Partioj kiel Falange Española, Bastión, Alianza por la Unidad Naciona, Falange Auténtica, España 2000 kaj Democracia Nacional defendas la unuecon de Hispanio, la graveco de la kastiliana lingvo kaj ne de la aliaj 8 lingvoj de la ŝtato, la atako al samseksemuloj, tio kion ili nomiĝas "La enmigrinta invado", ktp...
Legi »





Faŝismo denove venas en Eŭropon,
farri 24 semajnoj 6 tagoj 15 horoj 14 min ago
Faŝismo denove venas en Eŭropon, kaj Eŭropo denove pretervidas ĝin. Kiam Hitlero ekis, li estis konsiderita laŭdinda politikisto, ĝis la invado de Pollando. Franco estis tute tolerita de Usono kaj Eŭropo, la diktatoro mortis en la lito, kaj sekvis la estrecon de la regno reĝo de la diktatoro nomumita.
En Hispanio, ekstrema maldekstrularo estas en malliberejo. Kiu publike anoncas sin favora al penso de ETA, tiu tuj iras malliberejen. Kiu kontraŭas la reĝon, eĉ per dezegnaĵo, tiu estas punita.
Intertempe, faŝistoj manifestacias laŭlonge de la hispana ŝtato, kaj eĉ murdas. Tamen, ksenofobiaj asertoj, rasismaj kaj faŝismaj frapfrazoj estas plene tolerataj favore al esprimlibereco.
Batasuna estas eŭska naciisma partio malpermesita kies tuta estraro (eksa kaj nova) troviĝas en malliberejo, pro la fakto ne kondamni la krimojn de ETA. Tamen, partioj kiaj Falange Española, Bastión, Alianza por la Unidad Nacional, Falange Auténtica, España 2000 kaj Democracia Nacional, i.a., konkurencas en la balotoj tute leĝe kaj libere, eĉ se la programo de tiuj partioj neas la ekziston de holokaŭsto, laŭdas figurojn kiel Franco, Hitler kaj Mussolini, kaj proponas ksenofobiajn perfortan solvon al la -laŭ ili- problemo pri enmigrado, defendas la mortopunon, celas denove malpermesi ĉiujn lingvojn de la ŝtato krom unu kaj pravigas totalismon. Aldone al ĉio-ĉi, estas pruvite, ke kelkaj el tiuj partioj respondecas pri kreado kaj kaŭzigo de organizitaj perfortaj kvazaŭarmeaj grupoj kies viktimoj estas progresemaj junuloj, enmigrintoj, katalunoj kaj eŭskoj.
David Duke, elstara Ku-klukx-klanano, prezentis sian lastan ksenofobian libron en kelkaj hispaniaj urboj. En Barcelono, homamaso sukcesis malokazigi la prelegon.
Registaroj nenion faras, momente popolo jes. Tamen, mi timas. Malbonaj tempoj alvenas en tutan Eŭropon.
Mi ne sciis ke la nombro de mortigitoj de ETA kaj de la faŝismaj grupoj estis tiel proksima. Konsternas min ke ne ĉiuj vivoj estas same valorataj, kaj daŭre oni omaĝas na Fernando Buesa, Ernest Lluc aŭ Miguel Ángel Blanco, dum oni forgesadas na Guillem Agulló, Josep Maria Isanta aŭ pasintsemajnan Carlos J. Palomino.
Antaŭ unu semajno Carlos Javier
misterfit 24 semajnoj 6 tagoj 14 horoj 59 min ago
Antaŭ unu semajno Carlos Javier Palomino estis ponardita de faŝista grupo. Ĉiuj protestoj al tiu murdo okazis malleĝe.
Tamen, samtempe al manifestacioj okazigintaj (eĉ se kontraŭleĝe) de la kontraŭfaŝisma movado, unu el la plej gravaj partioj de la regno, kaj ties oficiala asocio pri viktimoj de ETA, sen kaŭziga kialo, manifestaciis kontraŭ ETA kaj por la malleĝigo de pliaj eŭskaj partioj.
Ĉu preteratentigo?
Sed en Valencilando, la politikpartioj
chmari 24 semajnoj 6 tagoj 14 horoj 34 min ago
Sed en Valencilando, la politikpartioj Falange Autentika kaj España 2000 estas permesitaj!!!! Kaj ili jam estas en la urboj Silla kaj Onda!
EŬROPO, VEKIĜŬ KONTRAŬ LA INTERNACIA FAŜISMO!
Kion vi faras por eviti tion? Gees [...]
catbru 24 semajnoj 6 tagoj 1 horo 44 min ago
Kion vi faras por eviti tion?
Geesperantistoj el la tutamondo agu energie kontraŭ la internacia faŝismo!
Malnovajn militajn sloganojn denove oni aŭdas...