Ne longe antaŭ, iu amikino tiel rivelis siajn observojn al mi; irananoj estas komplikaj kaj nekompreneblaj. Mi ne scias, ĉu tiu observo estas ĝusta aŭ ne. Se ĝusta, ĉu ni estas la nura nekomprenebla nacio en la mondo? Kaj kiom da tiu hereda komplikeco kultura mi kunportas kun mi mem?
Ĉiuokaze nun mi estas ege feliĉa, ke plu ne loĝas sub regno de la islama respubliko kiu establiĝis en Irano. Mi plu ne komprenas homojn vivantajn tie. Rigardu al tiuj du fotoj! La maldekstra foto montras sinjorinon kies vestaĵoj ne kongruas kun normoj diktitaj de la islama registaro. La alia sinjorino kiu estas oficiero de la religia polico provas aresti ŝin. Ĉu vi vidas, kiel la unua sinjorino petas savon? La dekstra foto montras, alian sinjorinon kies vestaĵoj estas same malkongruaj kun la registara normo kiel tiuj de sinjorino en la unua foto.
...














Lastaj komentoj
5 horoj 50 min antaŭe
13 horoj 34 min antaŭe
23 horoj 51 min antaŭe
23 horoj 52 min antaŭe
23 horoj 55 min antaŭe
23 horoj 57 min antaŭe
1 tago 19 min antaŭe
1 tago 3 horoj antaŭe
1 tago 7 horoj antaŭe
1 tago 10 horoj antaŭe