Artikolo de Gary Mickle pri tiu ideologio, tre populara en kelkaj partoj de esperantujo.
"Temas nur pri tiu pritraktomaniero, kiu metas la etnan identecon (kaj ofte eĉ ne tiun, kiun individuo subjektive sentas, sed tiun, kiun tiu laŭ la etnistoj devus havi) en la centron de la individua identeco, traktas ĝin kiel plej gravan konsisteron de la individua identeco kaj premisas ĝian nepran nemalhaveblecon.2
Legi »




parabiologiismo
ombresaco 10 semajnoj 3 tagoj 11 horoj 17 min ago
Pardonu la tute ekstertemajxon, sed sxajnis al mi tre kurioza tiu vorto: "parabiologiismo", same kiam mi legas "pseuxdo-" aux aliajn.
Cxu "para" estas oficiala prefikso? (ecx "pre-" ne estas prefikso)
Cxu mi estas la sola kiu vidas "hipokritecon" en esperantistoj kiam oni diras "esperanto havas nur 33 afiksojn" kaj poste uzas senprobleme "ekstra-", "pre-", "para-", ktp, kaj, tamen, uzi "na" aux "-icx-" estas tute herezajxo?